Ebrahim ALKAZI (18a de Oktobro 1925 - 4a de Aŭgusto 2020[1][2]) estis barata teatroreĝisoro kaj teatrinstruisto. Alkazi estis strikta disciplinemulo kiu faris rigorajn esplorojn antaŭ produkti teatraĵon, kio kondukis al gravaj progresoj en scenografia dezajno. Liaj normoj estis poste tre influaj.[3] Li estis ankaŭ Direktoro de la Nacia Teatrolernejo, Nov-Delhio (1962–1977)[4][5][6] Li estis ankaŭ fama artoŝatanto, kolektanto kaj galeriposedanto, kaj fondis la Art Heritage Gallery en Delhio kun sia edzino, Roshan Alkazi.[7]

Ebrahim Alkazi
Persona informo
إبراهيم حمد القاضي
Naskiĝo 18-an de oktobro 1925 (1925-10-18)
en Puneo
Morto 4-an de aŭgusto 2020 (2020-08-04) (94-jaraĝa)
en Nov-Delhio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Alma mater Kolegio Sankt-Ksavero (St. Xavier's College) en Mumbajo • Reĝa Akademio de Drama Arto • St. Vincent's High School vd
Profesio
Okupo teatra reĝisoro • artkolektanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Surscenigante pli ol kvindek teatraĵojn en sia vivodaŭro, Alkazi uzis kaj proscenajn teatrejojn kaj subĉielajn spacojn. Liaj dezajnoj por subĉiela spacoj estis laŭditaj pro sia vida naturo kaj pro la originaj traktadoj kiujn li uzis por ĉiu teatra produktado, inklude tiujn kiujn li jam estis reĝisorinta antaŭe.[3] Trejnita en la "Royal Academy of Dramatic Arts" (RADA), li ricevis la premion de BBC Broadcasting Award en 1950. Li reĝisoris ĉirkaŭ 50 teatraĵojn, kiel famaj prezentoj de la verkoj de Girish Karnad nome Tughlaq, de Mohan Rakesh nome Ashadh Ka Ek Din, de Dharamvir Bharati nome Andha Yug (inspirita el la Mahabarato), kaj nombraj teatraĵoj de Shakespeare kaj de Greka teatro.[4] Multaj el liaj fruaj teatraĵoj estis el Okcidento kaj estis luditaj en angla, tamen, Alkazi ŝanĝis ilin por inkludi hindiajn vidpunktojn por havi plian rilaton al la publiko.[3]

Notoj redakti

  1. Rashtriya Sahara – Band 2, Ausgabe 2, 1991, p. 154
  2. Indian Express
  3. 3,0 3,1 3,2 Leiter, p.32 - 33
  4. 4,0 4,1 Meyer, p. 9
  5. Banham, p. 18
  6. Rubin, p. 158
  7. "Theatre is revelation (Interview)". The Hindu. 24a de Februaro 2008. Arkivita el la originalo la 2an de Marto 2008. Alirita la 27an de Majo 2021.

Referencoj redakti