Edmond Montague "Eddy" Grant (naskiĝis la 5-an de marto 1948) estas Gujan-naskita brita muzikisto. Li estis fondmembro de "The Equals", unu el la unuaj rase unuiĝintaj muzikgrupoj de Britio. Li forlasis la grupon en 1971. Li ankaŭ estas konata pro sukcesa solokariero kiu inkludas la platenan funk-unuopaĵon "Electric Avenue" kaj la regean kanton "I Don't Wanna Dance".

Eddy Grant
Persona informo
Naskonomo Edmond Montague Grant
Naskiĝo 5-an de marto 1948 (1948-03-05) (76-jaraĝa)
en Plaisance (Gujano)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Gujano
Alma mater Acland Burghley School
Okupo
Okupo kantaŭtorokantistogitaristokomponisto
TTT
Retejo http://www.eddygrant.com/
vdr

Grant naskiĝis en Plaisance, Brita Gujano (nun Gujano). Lia pli juna frato, Rudy, estas regeo-muzikisto. En 1960, li transloĝis al Londono por vivi kun siaj gepatroj.

Grant en 1988 havis furorkanton Gimme hope Jo'anna, pri la apartismo en Sud-Afriko.