Ede Haraszti [harasti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Haraszti Ede estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.

Ede Haraszti
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1918 (1918-05-22)
en Sátoraljaújhely
Morto 24-an de marto 1990 (1990-03-24) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo botanikistobiologo
vdr

Ede Haraszti[1] naskiĝis la 22-an de majo 1918 en Sátoraljaújhely, li mortis la 24-an de marto 1990 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ede Haraszti maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1936, poste li akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1939. Post la diplomo li laboris en bienoj de Alcsút kaj Bánkút. En 1944 li akiris pli valoran diplomon en la altlernejo (iama akademio), poste li estis soldato, eĉ militkaptito. Hejmenveninta li faris diversajn laborojn, en 1948 li doktoriĝis en Agrikultura Universitato de Gödöllő, poste li laboris en bieno. Li estis asistanto en Veterinara Altlernejo/Universitato de Budapeŝto (1952–1954), lektoro (1954–1967), docento (1967–1971), katedrestro kaj profesoro (1971–1986). Intertempe en 1960 li doktoriĝis el agrikulturaj sciencoj, post sep jaroj li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia plej signifa laboro estis esploro pri herboj, herbaĉoj laŭ konvenoj por hejmbestoj. Lia edzino naskis filinon en 1950.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A kisbirtok és a mezőgazdasági szeszipar kapcsolata, különös tekintettel a kisgazdaságok jövedelmezőségének az alakulására (disertaĵo, 1948)
  • Lovak egynyári szélfű (Mercurialis annua) mérgezése (kunaŭtoro, 1955; ankaŭ germane)
  • Bevezetés a mezőgazdasági tudományokba állatorvostan-hallgatók számára (studenta lernolibro, 1957; 1958)
  • Üzemszervezéstan (studenta lernolibro, 1964; 1970)
  • Savanyúfüvek (monografio, kunaŭtoro, 1965)
  • A komáromi járás rétjeinek és legelőinek minőségi vizsgálata, azok javítási módszereinek kimunkálása az állateltartóképesség növelése érdekében (disertaĵo, 1966)
  • Alkalmazott növénytan (studenta lernolibro, 1973; 1980; 1989; 1991)
  • Az állat és a legelő (kunaŭtoro, 1973; 1977)
  • Mérgező növények, növényi mérgezések (monografio, 1985)

Fontoj redakti

Referencoj redakti