Edward Mosberg

Pollanda juda transvivinto de la Holokaŭsto

Edward „Ed” J. MOSBERG (naskiĝis la 6-an de januaro 1926 en Krakovo, mortis la 22-an de septembro 2022 en Novjorko) estis pola judo savita de holokaŭsto.

Edward Mosberg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1926 (1926-01-06)
en Krakovo
Morto 22-an de septembro 2022 (2022-09-22) (96-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj polaangla
Ŝtataneco PollandoUsono
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Vivo redakti

Naskita en Krakovo en juda familio, kie adoleskis en la periodo de Dua Pola Respubliko. Dum la dua mondmilito, baldaŭ post surstrata aresto de lia patro, kiun verŝajne germanoj pafmortigis, Edward Mosberg septembre 1941 estis setligita en Krakova geto kune kun proksimuloj (i.a. kun geavoj, patrino kaj du fratinoj). Post likvido de la geto translokita al apuda koncentrejo Plaŝov. Tie laboris en buroo de ties komandanto Amon Göth. Poste estis trudlaboristo en Koncentrejo Mauthausen-Gusen kaj fabriko de Hermann Göring en Linz. Dum malliberigo portis koncentrejan numeron 85454. Fine de la milito la 5-an de majo 1945 trafis al kaverno, detruonta de dinamito, kio ne okazis. Sume dum la milito mortis 16 membroj de lia familio, inkluzive de geavoj en ekstermejo Bełżec, kaj la patrino kun fratinoj en Auschwitz-Birkenau.

Post la milito plu loĝis en Krakovo. En la dua duono de la 40-aj jaroj lia edzino iĝis Cesia Storch (ankaŭ postvivinta germanan koncentrejon, enprizonigita kun la fratinoj de E. Mosberg). Ambaŭ en 1951 elmigris al Usono.

Li frekventis memorsolenaĵojn en estintaj koncentrejoj (ekz. en Mauthausen, plurfoje en Marŝo de Postvivintoj en Auschwitz) cele de atesto pri la pasinteco]. Li ankaŭ iĝis aktivulo favore al plibonigo de polaj-judaj rilatoj kaj disvastigo de la scio pri holokaŭsto.

Edward Mosberg engaĝis en la agado de Fondaĵo Shoah kaj From the Depths. Li estis patrono de la Distingo From the Depths por Justuloj. Rolis en la filmo Destination Unknown el 2017, prezentinta la historion de holokaŭsto.