Eero Järnefelt
Erik Nikolai JÄRNEFELT (naskiĝis la 8-an de novembro 1863 en Viipuri (tiam en Finnlando), mortis la 15-an de novembro 1937 en Helsinko) estis finna realisma pentristo.
Eero Järnefelt | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Erik Nikolai Järnefelt |
Naskiĝo | 8-an de novembro 1863 en Viborg |
Morto | 15-an de novembro 1937 (74-jara) en Helsinko |
Tombo | Tombejo Hietaniemi |
Lingvoj | finna |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | Academy of Fine Arts of Helsinki |
Familio | |
Patro | August Aleksander Järnefelt |
Patrino | Elisabeth Järnefelt |
Frat(in)oj | Aino Sibelius • Arvid Järnefelt • Armas Järnefelt • Kasper Järnefelt |
Edz(in)o | Saimi Järnefelt |
Infano | Heikki Järnefelt |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
BiografioRedakti
Eero Järnefelt naskiĝis en Viipuri en 1863. Lia patro Alexander Järnefelt estis oficiro en la rusa militistaro kaj lia patrino estis Elisabeth Clodt von Jürgensburt. Li studis ĉe la Sankt-Peterburga Akademio de Arto inter 1883 kaj 1885.
En 1886 li iris al Parizo, Francio kie li amikiĝis kun Akseli Gallen-Kallela, Emil Wikström kaj Louis Sparre. Lin inspiris la plein-air (subĉielaj) kaj naturalismaj pentraĵoj laŭ Jules Bastien-Lepage.
Dum vojaĝo al Keuruu, okcidenta Finnlando, en 1889 li renkontis aktorinon Saimi SWAN, kun kiu li geedziĝis en 1890.
VerkaroRedakti
Lia plej fama pentraĵo eble estas "La salajrosklavoj" (1893).
Eksteraj ligilojRedakti
- Tri pentraĵoj de Järnefelt ĉe Art of Finland Arkivigite je 2013-11-28 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- Galerio de pentraĵoj ĉe Digikuvasto Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine (finne)