Egyházaskozár [edjhAzaŝkozAr], germane Ratskoslar estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Komló.

Blazono de Egyházaskozár

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Egyházaskozár situas sur deklivoj, laŭ rojo, laŭ flankovojoj.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1058. En 1542 komenciĝis la turka regado. Post tiu erao sudslavoj, germanoj kaj hungaroj alvenis. Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis al Germanio. En 2001 vivis en Egyházaskozár 7 % germanoj.

Vidindaĵoj redakti

Komunumoj pri egyházas (=ekleziejo) en Hungara reĝlando redakti

Komence en Hungarujo ĉiuj 10 vilaĝoj kune devis havi komunan preĝejon. Tiu vilaĝo, kie tiu konstruiĝis, nomiĝis "ekleziejo" vilaĝo havanta preĝejon. Jen listo, kie tiu rango restis:

Egyházasbást Egyházasdengeleg Egyházasfalu Egyházasfüzes Egyházasgerge
Egyházasharaszti Egyházashetye Egyházashollós Egyházaskér Egyházaskesző
Egyházaskozár Egyházasrádóc