Vrbica (serbe Врбица, hungare Egyházaskér) estas malgranda vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato, en municipo de Ĉoka.

Vrbica situas en la mapo en la verda munucipo
Katolika preĝejo en Vrbica

Situo redakti

Vrbica situas sur ebenaĵo, laŭ la rumana landolimo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo el Kikinda.

Historio redakti

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis al la senhomaj lokoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Torontál, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Vrbica 404 da homoj, (hungaroj 372 (92 %), serboj kaj jugoslavianoj po 11 (3 %), kroatoj 4 (1 %) kaj aliaj).

Vidindaĵo redakti

Komunumoj pri egyházas (=ekleziejo) en Hungara reĝlando redakti

Komence en Hungarujo ĉiuj 10 vilaĝoj kune devis havi komunan preĝejon. Tiu vilaĝo, kie tiu konstruiĝis, nomiĝis "ekleziejo" vilaĝo havanta preĝejon. Jen listo, kie tiu rango restis:

Egyházasbást Egyházasdengeleg Egyházasfalu Egyházasfüzes Egyházasgerge
Egyházasharaszti Egyházashetye Egyházashollós Egyházaskér Egyházaskesző
Egyházaskozár Egyházasrádóc

Komunumoj pri Kér en Hungara reĝlando redakti

Kér estas unu el la 7 hungaraj gentoj.

Abaújkér Bedegkér Egyházaskér Hajmáskér Hontkiskér Ipolykér
Kérsemjén Kiskér Nemeskér Németkér Nyírkércs Nyitranagykér
Ókér Szamoskér Szentgáloskér Újkér Varjaskér