Baĉko Dobro Polje
Baĉko Dobro Polje, serbe Бачко Добро Полје, slave Bačko Dobro Polje, germane Kleinker, hungare Kiskér estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka, en municipo de Vrbas. Klein kaj kis signifas: malgranda.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2c/Serbia_Vrbas.png/220px-Serbia_Vrbas.png)
Bazaj informoj
redakti- Alto super marnivelo: 80 m
- Loĝantaro: 3920
- Poŝtkodo: 21465
- Telefonprefikso: 21
- Aŭtokodo: NS
Situo
redaktiBaĉko Dobro Polje situas sur ebenaĵo.
Historio
redaktiHungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Pri la vilaĝo la unua mencio okazis en 1267 en latina formo Horsan et Keer. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis al la senhomaj lokoj. En 1910 loĝis en Kiskér 3550 da homoj, (3435 germanoj). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Habsburga Imperio, al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 Kiskér estis parto de Hungario. Poste la germanoj estis deportitaj, la luterana preĝejo estis tute detruita. En 2002 loĝis en Baĉko Dobro Polje 3929 da homoj, (serboj 2246 (57 %), montenegranoj 1500 (38 %), hungaroj 37 (1 %) kaj aliaj).
Vidindaĵo
redaktiFamuloj
redaktiEn la iama Kiskér naskiĝis hungara-franca mikrobiologo Dávid Gruby.
Komunumoj pri Kér en Hungara reĝlando
redaktiKér estas unu el la 7 hungaraj gentoj.
Abaújkér | Bedegkér | Egyházaskér | Hajmáskér | Hontkiskér | Ipolykér |
Kérsemjén | Kiskér | Nemeskér | Németkér | Nyírkércs | Nyitranagykér |
Ókér | Szamoskér | Szentgáloskér | Újkér | Varjaskér |