Nemeskér

Nemeskér [nemeŝkEr] (kroate Namišir, germane Altedlein) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Sopron. Kér estas malnova hungara gentonomo, Nemes signifas nobelon hungare.

Vojo en Nemeskér
Luterana preĝejo de Nemeskér

Bazaj informojRedakti

SituoRedakti

Nemeskér situas laŭ la fervojo inter Sopron kaj Szombathely, la ĉefvojo Sopron-Balatono preteriras la vilaĝon.

HistorioRedakti

La loko estis praa ejo pri ferfornoj. Dum la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝo senhomiĝis, germanoj-aŭstroj refondis la vilaĝon. En 1681 la vilaĝo ricevis permeson por artikola preĝejo.

En Nemeskér migra poŝto servas.

VidindaĵojRedakti

Komunumoj pri Kér en Hungara reĝlandoRedakti

Kér estas unu el la 7 hungaraj gentoj.

Abaújkér Bedegkér Egyházaskér Hajmáskér Hontkiskér Ipolykér
Kérsemjén Kiskér Nemeskér Németkér Nyírkércs Nyitranagykér
Ókér Szamoskér Szentgáloskér Újkér Varjaskér