Eleazar JIMÉNEZ ZERQUERA (Naskiĝis la  25-an de junio 1928(nun 1928-06-25) en Ciego de Ávila - la 6-an de majo 2000 en Havano) estis kuba ŝaka majstro. En 1963 la FIDE donis al li la titolon de Internacia Majstro.[1]

Eleazar Jiménez
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1928 (1928-06-25)
en Ciego de Ávila
Morto 6-an de majo 2000 (2000-05-06) (71-jaraĝa)
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

Jiménez gajnis la Kuban Ĉampionumon kvin fojojn, en 1957, 1960, 1963, 1965 kaj 1967. Li gajnis la Pan American Chess Championship tri fojojn, en 1963, 1966 kaj 1970.

En 1962 li kundividis la 15-16an pozicion en Havano (1a Capablanca Memorturniro; Miguel Najdorf venkis). En 1963 li kundividis la 2an pozicion en Havano (Zona Turniro). En 1963 li kundividis la 16-17an pozicion en Havano (2a Capablanca Memorturniro; Viktor Korĉnoj venkis). En 1963 li atingis la 14an pozicion en Moskvo (Vasilij Smislov venkis). En 1964 li atingis la 15an pozicion en Havano (3a Capablanca Memorturniro; Wolfgang Uhlmann kaj Smislov venkis). En 1965 li atingis la 15an pozicion en Havano (4a Capablanca Memorturniro; Smislov venkis).

En 1966 li kundividis la 1an pozicion kun Albéric O'Kelly de Galway en Costa del Sol, Hispanio. En 1967 li atingis la duan pozicion en Karakaso (Zona Turniro). En 1967 li atingis la 18an pozicion en Palma de Majorko (Bent Larsen venkis). En 1967 li atingis la 16an pozicion en Leningrado (Korĉnoj venkis). En 1968 li atingis la 7an pozicion en Havano (6a Capablanca Memorturniro; Ratmir Kholmov venkis). En 1969 li kundividis la 8-9an pozicion en Havano (7a Capablanca Memorturniro; Alexei Suetin kaj Korĉnoj venkis). En 1969 li kundividis la 1an pozicion kun Olavo Yépez en Kito (Zona Turniro) kaj batis lin en finalmatĉo (2½-½). En 1970 li atingis la 24an pozicion en Palma de Mallorca (Interzona Turniro; Bobby Fischer venkis). En 1971 li estis parto de la kuba teamo unua ŝaktabulo (+2-1=3) kaj gajnis teaman arĝentan medalon en Tucuman (1a Tutamerika Ŝaka Teamkonkurso). En 1972 li atingis la 16an pozicion en Cienfuegos (9a Capablanca Memorturniro; Anatoly Lein venkis).

Kubaj naciaj ĉampionumoj redakti

En la 8 naciaj ĉampionumoj organizitaj post la venko de la kuba revolucio li atingis la plej altan efektivecon en ĉiuj tempoj. En 152 ŝakludoj li atingis 110½ poentoj (+71=79-2), neniu kuba ŝakisto eĉ alproksimiĝas al tiu rekordo. En tiu ĉi ĉampionumo li sukcesis esti ne venkita de 1960 ĝis 1970. Li sukcesis ludi 96 ludojn en kubaj ŝampionumoj sen perdi kaj akumulis efektivecon de 80,2 %.

Ŝakolimpikoj redakti

Jimenez ludis por Kubo en sep Ŝakolimpikoj.

Jimenez akiris la Internacian Majstran (IM) titolon en 1963.

Referencoj redakti

  1. Biografio de Eleazar Jiménez (hispane). Alirita 2020-10-13.

Eksteraj ligiloj redakti