Viktor Korĉnoj (ruse Виктор Львович Корчной, germane Viktor Kortschnoi; naskiĝis la 23-an de marto 1931 en Leningrado, mortis la 6-an de junio 2016 en Wohlen AG) – svisa ŝakisto rusdevena, grandmajstro de 1956, dufoja vicmajstro de la mondo (1978, 1981).

Viktor Korĉnoj
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1931 (1931-03-23)
en Sankt-Peterburgo
Morto 6-an de junio 2016 (2016-06-06) (85-jaraĝa)
en Wohlen AG,  Svislando
Mortokialo apopleksio
Lingvoj rusagermanaangla
Loĝloko Sankt-Peterburgo
Ŝtataneco SovetunioSvislandosennacieco
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Instituto de Historio • Annenschule
Okupo
Okupo ŝakisto • verkisto
vdr

Vivo redakti

Viktor Korĉnoj estis unu el junaj homoj, kiuj trejnis ŝakon en la soveta sistemo de edukado de grandmajstroj. La plej grandajn kontraŭulojn li havis en sia propra lando. Li devis konkuri kun tiaj majstroj de la reĝa ludo kiel Miĥail Tal, Tigran Petrosjan kaj Boris Spasskij. Dum senperaj luktoj li estis ilia samnivela kontraŭulo, tamen ne sukcesis gajni la titolon, kiun ili atingis. En la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento li kvarfoje akiris majstran titolon de Sovetunio kaj dum ses ŝakaj olimpikoj reprezentis Sovetunion, akirante ses olimpikajn ormedalojn en la nacia teamo.

Ĝis plenkreskula aĝo li partoprenis turnirojn de grandmajstroj, restante sendube la plej forta ŝakisto en tre avancita vivjaro. Viktor Korĉnoj loĝis en Svislando reprezentante internacie tiun ĉi landon.

Publikaĵoj redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti