Eli Heckscher

sveda ekonomika historiisto

Eli Heckscher (prononco [Eli HEKŝa], naskiĝis la 24-an de novembro 1879 en Stokholmo, mortis 73-jara la 23-an de decembro 1952 en la sama urbo) estis sveda ekonomika historiisto. Li interalie estis membro de la universitato de Upsalo kaj en la universitata kolegio de Gotenburgo.

Eli Heckscher
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1879 (1879-11-24)
en Stokholmo
Morto 23-an de decembro 1952 (1952-12-23) (73-jaraĝa)
en Stokholmo
Tombo Juda tombejo en Stokholmo
Lingvoj svedaangla
Ŝtataneco Svedio
Alma mater Universitato de Upsalo • universitata kolegio de Gotenburgo
Familio
Patro Isidor Heckscher
Frat(in)o Ella Heckscher
Edz(in)o Ebba Heckscher
Infano Gunnar Heckscher
Okupo
Okupo ekonomikisto • ekonomia historiisto • historiisto • universitata instruisto
vdr

Eli Filip Heckscher naskiĝis en elstara juda familio; liaj gepatroj estis Isidor Heckscher, dana komercisto, kaj Rosa May. En la fruaj 1870-aj jaroj, la familio translokiĝis de Hamburgo al Stokholmo ĉar Isidor Heckscher volis labori en la banko de sia frato. En 1896 Heckscher finis la mezlernejon en latina gimnazio de Stokholmo kaj tiam ekstudis historion en la universitato de Upsalo. Pro lia larĝa intereso, li ankaŭ komencis studi ekonomikon. En 1904 li faris sian finan ekzamenon per la verko Pri la graveco de la fervojo por la ekonomia evoluo de Svedio. De 1904 Heckscher estis asistanto de Gustav Cassel ĉe la Stokholma Lernejo de Ekonomiko; kvin jarojn poste, Heckscher doktoriĝis. De 1909 ĝis 1929 li estis profesoro pri ekonomiko kaj ekonomia geografio ĉe la Stokholma Altlernejo pri Ekonomiko kaj ankaŭ skribis multajn gazetartikolojn por ĝeneralaj kaj fakaj gazetoj.

La filo de Heckscher Gunnar Heckscher kaj nepo Sten Heckscher poste iĝis konataj svedaj politikistoj.