Elinor Ostrom
Elinor OSTROM (Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono, la 7-an de aŭgusto 1933 - la 12-an de junio 2012) estis usona politika sciencistino. Ŝi estas konsiderata unu el la plej elstaraj kleruloj en la areo de komunaj resursoj aŭ komunaĵoj, precipe kiel homoj interagas por konservi longperspektivajn produktadnivelojn de komunaj rimedoj.
Ŝi estis la unua virino gajninta la premion de la Banko de Svedio en Ekonomiaj Sciencoj[1] en memoro pri Alfred Nobel kune kun Oliver E. Williamson en 2009.
Referencoj
redakti