Elogio
La Elogio,[1] formo de alparolata panegiro aŭ nekrologo, estas parolado dirita pri persono ĵuste antaŭ lia fina resto kaj fronte al funebra publiko. La elogio estas kutime dirita ĉe la entombigceremonio, aŭ ĉe la funebra ceremonio okazigita por honori la memoron pri la mortinto. Foje la elogio estas publikigita skribe. Dum la elogio kutimas mencii pozitivajn karakterajn trajtojn de la mortinto, signifajn komunajn spertojn kaj mejloŝtonojn en la vivo de la mortinto.
Konataj kaj famaj elogioj
redaktiInter la konataj elogioj en la historio de la mondo estas la elogio de Periklo. Periklo, kiu vivis en la 5-a jarcento a.K., alparolis kortuŝan elogion pri la viktimoj de la milito inter Sparto kaj Ateno, la peloponeza milito.
Alia brila elogio de la literaturaj klasikaĵoj, aperas en la teatraĵo "Julio Cezaro" de William Shakespeare, en kiu Marko Antonio laŭdas al Julio Cezaro en ekscita maniero, kaj konvinkas la romanojn venĝi la murdon de Cezaro fare de Kasio kaj Bruto.
Neforgesebla panegira parolado, kiu eniris la klasikaĵojn de panegiraj paroladoj, estas la parolado de usona prezidanto Abraham Lincoln konata kiel la Diskurso apud Gettysburg. En julio 1863, post la Batalo de Gettysburg, en kiu proksimume 6 000 membroj de la usona nacio, de ambaŭ flankoj, pagis per siaj vivoj en unu el la plej furiozaj bataloj de la Usona Enlanda Milito, Lincoln disdonis tre mallongan sed forte kortuŝan elogion, esprimantan sentojn kvazaŭ de ekspresionisto, en kiu li montras kaj akceptemon kaj malĝojon ankaŭ pro la prezo pagita de la alia flanko en la milito. Ĝis hodiaŭ, la elogio estas konsiderata ĉefverko kaj studentoj en lernejoj en Usono estis devigitaj parkere ellerni ĝin.
Alia fama elogio estas la poemo de la usona poeto Walt Whitman Oh Kapitano, en kiu li priploras la gvidanton de la usona nacio Lincoln, kiu estis murdita. Ĉi tiu poemo estis tradukita kaj deklamita okaze de aliaj politikaj atencoj, kiel de la murdo de Jicĥak Rabin.