Emer (Emmerich) de VATTEL (franclingva prononcn: ​[vat-těl] 25a de Aprilo 1714 – 28a de Decembro 1767)[1] estis internacia juristo. Li naskiĝis en Couvet en la Kantono Neŭŝatelo (nuntempe kantona parto de Svisio, sed tiam parto de Prusio) en 1714 kaj mortis en 1767. Li estis tre influita de la nederlanda juristo Hugo Grotius.

Emer de Vattel
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1714 (1714-04-25)
en Couvet
Morto 28-an de decembro 1767 (1767-12-28) (53-jaraĝa)
en Neŭŝatelo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Principality of Neuchâtel
Memorigilo Emer de Vattel
Okupo
Okupo filozofojuristodiplomatoverkisto
vdr

La verkaro de Vattel forte influis la disvolvigon de internacia juro.[2][3] Li famis ĉefe pro sia verko de 1758 nome La rajto de gentoj. Tiu verko estis lia postulo al famo kaj havigis al li sufiĉan prestiĝon por esti nomumita kiel konsilisto en la kortego de Frederiko Aŭgusto la 2-a de Saksio. Vattel kombinis elementojn de jurnaturalisma rezonado kun aliaj de pozitivjura rezonado.[2]

Li studis klasikajn studojn kaj filozofion en Bazelo kaj Ĝenevo.[3] Dum sia ekkariero lia preferata fako estis filozofio kaj, zorge studinte la verkojn de Leibniz kaj Christian Wolff, li publikigis en 1741 defendon de la sistemo de Leibniz kontraŭ Jean-Pierre de Crousaz.

Lia diplomataj taskoj en Berno ne okupis lian tutan tempon, kaj li multe dediĉis sin al literaturo kaj jurisprudenco.[1]

Le droit des gens, eldono de 1775.

Verkoj redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Vattel, Emeric de". Encyclopædia Britannica. Vol. 27 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 951.
  2. 2,0 2,1 Orakhelashvili, Alexander. Akehurst's Modern Introduction to International Law. Routledge, p. 3–4. doi:10.4324/9780429439391.
  3. 3,0 3,1 (1913) “The Authority of Vattel”, American Political Science Review (en) 7 (3), p. 395–410. doi:10.2307/1944965.