Emil kaj la detektivoj

infanlibro de Erich Kästner

Emil kaj la detektivoj (germane Emil und die Detektive) estas infanverko de Erich Kästner verkita en 1929, kaj ilustrita de la ilustristo Walter Trier. Tiu ĉi romano estas konsiderata unu el la ĉefverkoj kaj de la aŭtoro, kaj ĝenerale de porinfana literaturo. Kiel porinfana romano ĝi estis, kaj post jarcento ankoraŭ estas, nekutima kompare kun aliaj infanverkoj, kaj precipe siatempaj, eble ĉefe ĉar ĝia intrigo inkluzivas dubindajn rolulojn kiuj agas en malamikeca medio de grandurbo, male al imaga kaj senzorga mondo, kiu estas konsiderata pli taŭga "kadro" por legi pri la mondo kaj kompreni ĝin por pli junaj infanoj. Krome, la verko ankaŭ ne prezentas eksplicitan moralon, sed prefere lasas la agojn de la roluloj paroli por si mem.

Emil und die Detektive
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Erich Kästner
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1928
Ĝenro krimfikcio
Loko de rakonto Berlino
vdr
"Primare: Emil en sia propra honoro kaj rajto" (la unua bildo en la verko, ilustrita fare de Walter Trier)

Ek de sia publikigo kaj dum multaj jaroj poste la roamano fariĝis furorlibro kaj ĝuis sukcesegon. Laŭ iuj ĝi fariĝis kultura simbolo de siaj epoko kaj loko, nome la Vajmara Respubliko. Post la okazaĵoj de amasa bruligo de libroj en 1933, tiu ĉi verko estis la nura el la verkoj de Kästner kiu ne estis kondamnita por esti bruligita fare de la nazioj kaj ne estis metita en la liston de "malpermesitaj verkoj". Tamen en 1936, ankaŭ ĝi estis metita en "nigran liston" de verkoj, kies legado, vendado aŭ instruado estis malpermesitaj [1].

Edith Jacobsohn, la vidvino de Siegfried Jacobsohn (kaj la eldonisto de Die Weltbühne post lia morto) instigis Kästner, kiu estis ĵurnalisto kaj publikigis verkon de poezio antaŭe, eldoni la verkon. La verko estas duonaŭtobiografia, kaj do kelkaj el la detaloj en la intrigo estas desegnitaj el la realo. La meza nomo de Kästner estas "Emil" kaj li ankaŭ estis filo de patrino malriĉa laboristino. Kiel infano, li helpis sian patrinon, kiu laboris kiel barbirino, trovi trompanton kiu trompis ŝin. La rakonto de la okazaĵo en la banko kaj la rabo estas verŝajne bazitaj sur la intrigoj de la Sass-fratoj, paro de berlinaj bankrabistoj kiuj agitis Berlinon en la 1920-aj jaroj.

Dum la paso de la jaroj la verko estis tradukita en dekojn da lingvoj kaj daŭriga verkaĵo estis verkita al la verko nomita Emil kaj la tri ĝemeloj kiu laŭ sia intriga tempo okazas du jarojn post la intrigo de tiu ĉi verko.

Intrigo redakti

Emil Tischbein estas malriĉa knabo kies patro mortis, kaj kiu vivas kun sia patrino, barbirino. Lia patrino sendas lin al Berlino al la onklino kaj avino de Emil dum ferio, kaj donas al li 140 markojn por sia avino, sed dum lia trajnveturado li estas prirabita fare de trajnoŝtelisto portanta nigran bulĉapelon dum li dormas.

Bonŝance, li renkontas grupon de infanoj kiuj helpas al li kapti la ŝteliston, kaj inter ili estas Gustavo kaj la profesoro. La bando postkuras la ŝteliston kun la nigra ĉapelo en taksioj, ĉe la Europa Hotelo kie Gustavo alivestas sin kiel liftoknabo por sekvi la ŝteliston kaj ĉe la banko, kie la ŝtelisto estas kaptita. En la banko, Emil kaj liaj amikoj sukcesas aresti la ŝteliston, kaj kun la helpo de la identigmarko de la monbiletoj (malgranda truo en la angulo de ĉiu bileto, kreita kiam Emil uzis pinglon por alkroĉi la biletojn al sia mantelo dum la vojaĝo) li ricevas la monon reen, kaptas Max Grundeis (la ŝteliston), aperas en gazeto kaj ricevas premion de mil markoj.

Adapto por televido, teatro kaj kino redakti

Dosiero:Kastner1.jpg
Germana stampo omaĝe al la 100-a datreveno de la naskiĝo de Erich Kästner. La surskribo sur la reklamkolumno estas: "Emil kaj la detektivoj". Ilustraĵo de Walter Trier.

La rakonto estis filmigita kaj dramigita plurajn fojojn. Unua versio estis produktita en 1931, laŭ scenaro verkita fare de Billy Wilder, kaj estis komerca sukceso. La sama scenaro estis reproduktita en Britio en 1935 kaj en 1954 en Germanio. Alia versio estis produktita en Usono en 1964 fare de Walt Disney Studios kaj alia versio en 2001 en Germanio. Ankaŭ, 3-parta televidserio estis produktita en Britio en 1952. En multaj landoj kaj lingvoj, la intrigo estis adaptita por enscenigi kiel teatraĵo.

La produktadoj faris ŝanĝojn al la intrigo: en kelkaj el ili la roluloj iĝis usonanoj; en la germana versio de 2001, la rakonto estis adaptita al la tiama nuntempo: en la originala verko, kiu okazas en Berlino en 1929, nur kelkaj el la infanoj havis telefonon hejme, kaj unu el ili laboras en telefoncentralo dum la tuta intrigo, kaj ege frustriĝas ke li maltrafis la tutan ekscitigan okazaĵon. En la moderna filmo ĉiuj infanoj havas poŝtelefonon, kaj ili uzas ĝin vaste. Ankaŭ en la verko estas dirite ke lia patro mortis kaj ke li iras al sia onklino kaj avino, dum en la filmo li iras al familio pri kiu li ne konas ion ajn, kaj tio helpas al membro de la bando maskiĝi kiel li kaj helpi Emil kapti la ŝteliston. Krome, en la filmo lia patro estis vundita kaj lia patrino enmigris al Usono. Sekvante sian vundon, la patro de Emil perdas sian laboron ĉar lia ŝoforlicenco estas revokita. Emil provas falsi lian licencon kaj kiel rezulto li ekhavas eĉ pli da problemoj.

Emil kaj Emil redakti

En la 1960-aj jaroj, alia Emilo estis aperonta en Germanio: Emilo de Smolando de Astrid Lindgren. Por eviti konfuzon pri du samnomaj infanlibraj herooj, oni decidis alinomi la svedan knabon en la germana traduko, do li eknomiĝis Michel aus Lönneberga en Germanio.

Referencoj redakti

  1. Surbaze de tiu ĉi informo: Karsten Brandt: Die Dissoziation eines Schriftstellers in den Jahren 1934–1936: Ödön von Horváth und H.W. Becker

Eksteraj ligiloj redakti