Endre Gombocz [gomboc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gombocz Endre estis hungara botanikisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1939). Lia frato estis lingvisto Zoltán Gombocz.

Endre Gombocz
Persona informo
Naskiĝo 9-an de junio 1882 (1882-06-09)
en Sopron
Morto 16-an de januaro 1945 (1945-01-16) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Frat(in)o Zoltán Gombocz
Infano István Gombocz
Okupo
Okupo botanikisto • historiisto de scienco • bibliografo • gimnazia instruisto
vdr

Endre Gombocz [1] naskiĝis la 9-an de junio 1882 en Sopron. Li mortis la 16-an de januaro 1945 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Endre Gombocz frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, universitaton en Budapeŝto. Inter 1906-1919 li instruis en gimnazio en Budapeŝto. Ekde 1917 ĝis la emeritiĝo li instruis botanikon en la universitato, dume li eklaboris en Hungara Nacia Muzeo en 1929. Li okupiĝis komence pri kreskaĵoj ĉe Sopron, baldaŭe pri poploj, salikacoj, fine pri vivo de Pál Kitaibel.

Verkaro (elekto) redakti

  • Sopron vármegye növényföldrajza és flórája (1906)
  • Rendszeres növénytan I–II. (1924–1927)
  • A magyar botanika története: A magyar flóra kutatói (1936)
  • Diaria itinerum Pauli Kitaibelii I–II. (1945 postmorta eldono)

Fontoj redakti