Pál Kitaibel
Pál Kitaibel, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kitaibel Pál estis elstara hungara botanikisto, biologo, kemiisto.
Pál Kitaibel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de februaro 1757 en Mattersburg |
Morto | 13-an de decembro 1817 (60-jaraĝa) en Peŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Budapesti Egyetemi Katolikus Gimnázium (en) (–dekjaro de 1870) Universitato Eötvös Loránd (–1785) |
Okupo | |
Okupo | kemiisto botanikisto universitata instruisto |
Pál Kitaibel [1] naskiĝis la 3-an de februaro 1757 en Hungara reĝlando, en Nagymarton (nuntempa Mattersburg en Aŭstrio). Li mortis la 13-an de decembro 1817 en Pest (urbo).
Biografio
redaktiPál Kitaibel frekventis mezlernejojn en Sopron kaj Buda, universitaton en Pest, kie en 1785 li iĝis kuracisto. Spite tiun profesion li okupiĝis pri botanika ĝardeno de Pest. Komence li okupiĝis ĉefe pri kemio (pri sapoj, mineraloj, mineralaj akvoj). Li estis malkovranto de teluro, sed tio ne disvastiĝis. En 1802 li ricevis la rangon universitata profesoro, tamen li okupiĝis pri kolektado de kreskaĵoj en la tiama Hungarujo. Li science priskribis 150 apenaŭ konatajn kreskaĵojn. Li okupiĝis ankaŭ pri tertremoj. En 1807 li iĝis direktoro de la botanika ĝardeno.
Ĉefverko
redakti- Descriptiones et Icones Plantarum Rariorum Hungariae (Priskriboj de maloftaj kreskaĵoj de Hungarujo kun bildoj)
Memorigiloj
redakti- stratoj en Mattersburg, Budapeŝto, Sopron, Mátraszentimre
- ekspozicio en Sopron
- lermejo kun busto en Harkány
- busto en botanika ĝardeno de Budapeŝto
- elvidejo en Vonyarcvashegy
- Ablepharus kitaibelii (speciala lacertulo)
- 3 maloftaj kreskaĵoj: Kitaibela vitifolia, Knautia kitaibelii, Aquilegia kitaibelii