Ernst Karl Winter

aŭstra politikisto

Ernst Karl WINTER (naskiĝinta la 1-an de septembro 1895 en Vieno, mortinta la 4-an de februaro 1959 samloke) estis aŭstra sociologo kaj politikisto.

Ernst Karl Winter
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1895 (1895-09-01)
en Vieno
Morto 4-an de februaro 1959 (1959-02-04) (63-jara)
en Vieno
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo politikisto • universitata profesoro
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Junulaj jaroj kaj edukoRedakti

Ernst Karl Winter estis ununura infano de etburĝanoj en la urbodistrikto Währing. Lia onklo kaj baptopatro estis Karl Friedrich Gsur. Frue li intencis iri la vojon de sociale engaĝiĝinta katoliko kaj renkontiĝis dum la gimnazia tempo ĉe Klostergasse kun anoj de la katolika porjunulara movado de Anton Orel, kies ideoj influis ege la unuajn verketojn de Winter. En oktobro 1914 li volontulis je unu jaro ĉe la tirolaj landaj pafistoj Bozen II, kie li amikiĝis kun la kamarado kaj posta kanceliero Engelbert Dollfuß. Baldaŭ li sentis sin kontraŭulo de tiam inter akademioj tre grava tutgermana naciemego. Sekvante papan doktrinon li malakceptis duelon kun oficiro kiu estis kritikanta ties tro imperiestreman artikolon. Tiel la ŝancoj de Winter iĝi mem oficiro nuliĝis. En 1918 li kritikis, estante legitimisto, la ekŝaton de respublika sistemo fare de multaj burĝoj. En somero 1918 Winter ekstudentis ĉe la Universitato de Vieno pri jursciencoj; li doktoriĝis en 1922 ĝuinte instruadon de la profesoroj Hans Kelsen, Othmar Spann kaj Max Adler; sed ankaŭ poste li frekventis historiajn prelegojn ĝis 1924. Poste li vivis kiel verkisto kaj privata klerulo.

Aktivemo kontraŭnaziaRedakti

Laŭ lia iniciato kreitis kune kun Hans Karl Zeßner-Spitzenberg, August Maria Knoll, Alfred Missong, Wilhelm Schmidt kaj aliaj Österreichische Aktion, kie programe kaj publice prezentitis la sendependeco de propra aŭstra identeco.

La provo habilitiĝi sociologie per laboraĵo pri sociala metafiziko de skolastiko fiaskis eble ankaŭ ĉar Winter rifuzis skribi artikolon por la dekstre ekstrema taggazeto "Deutschösterreichische Tages-Zeitung". Kromaj du ekkuro je habilitiĝo malhelpitis fare de grandgermaniema profesora kolegaro. Ekde 1930 Winter gvidis la Gsur-eldonejon kiu estis ŝajne la ununura eldonejo kiu striktege kaj semkompromise kontraŭbatalis la ĉiajn ajn nacisocialismajn ideojn.[1] Ĝenerale liaj skribitaĵoj baziĝis je katolikismo, platona filozofio kaj jam el junaj jaroj veninta fundamenta malakcepto de la ideo de pli valoraj rasoj. Winter tre influis la sociologon August Maria Knoll, la fondinton de la Paneŭropa Unio-movado Richard Coudenhove-Kalergi, la publiciston Alfred Missong kaj verŝajne ankaŭ Eric Voegelin.

"Esti dekstrulo pensanta maldekstre"Redakti

Famiĝis Winter per siaj provoj de 1927 ĝis Anschluss peri repaciĝon inter kristandemokratoj kaj socialdemokratoj en Aŭstrio por povi kune defendi Aŭstrion kontraŭ la minaco de la nazioj. Konatega estas lia slogano "Esti dekstrulo pensanta maldekstre!". Antaŭ ĉio inter aprilo 1933 kaj februaro 1934, do tuj post la ekmemmalfunkciĝo parlamenta, kaj ankoraŭ antaŭ la interna milito de februaro 1934 li klopodis pacperante. Li skribis en la de li mem eldonita gazeto "Wiener politische Blätter" sed ankaŭ en la socialdemokratia taggazeto "Arbeiter-Zeitung" intense kaj kvazaŭ malespere. Li skribis malfermajn leterojn al la federacia prezidanto Wilhelm Miklas. Fare de kanceliero Dollfuß li nomumitis en aprilo 1933 la tria vicurbestro de Vieno por doni signalon pacigan al la maldekstruloj.

Agadoj Aktion WinterRedakti

Aktion Winter komenciĝis per la ekfunkcio de Winter urbodome por fari ponton inter la du malamikaj politikaj flankoj. Li regule okazigis interparolad-vesperojn, kie eblis relative malkaŝe paroli kaj diskuti ekz. pri la plibonigo de laboristaj rajtoj; ili anoncitis en al gazetoj kaj sur afiŝoj. Ĉar tiaĵoj iĝis pli kaj pli turbulentaj kaj tumultaj on devis limigi la partoprenadon je 100 persone invititaj gastoj. Tio al multaj gravuloj dum Aŭstrofaŝismo malplaĉis sed jes ja apogitis de kanceliero Dollfuß mem. La laboristaro nur hezite kredis la mielajn vortojn de Winter preferante vidi konkretajn agojn fare de ŝtataj instancoj. Tian neelireblan cirklon rompi malsukcesis eĉ bonintenculo kiel Winter. Post la murdo de Dollfuß li perdis sian plej elstaran helpanton kaj en decembro 1934 konfiskitis fare de la nova registaro la semajngazeto "Die Aktion", la organo de la Winter-movado pro ke presita letero de leginto similus instigon je ribelo. La saman monaton renomiĝisAktion Winter je Österreichische Arbeiter-Aktion (ÖAA) kaj la organo "Die Aktion" cenzuritis. En marto 1935 kanceliero Kurt Schuschnigg ordonis la enkorpigon de ÖAA ene de Vaterländische Front por evito de misuzo de tiaj agoj; krome ĉio estus farota kun konsento de la landaj prezidantoj. Je la komenco de aprilo 1935 fonditis Soziale Arbeitsgemeinschaft (SAG), reprezentanta komisiono de la laboristaro ene de Vaterländische Front. ÖAA ankaŭ sendis delegitojn siajn al SAG. Sed post kiam la Gsur-eldonejo ne plu rajtis eldoni "Aktion" ekde junio 1935 oni proteste retiriĝis el SAG kio fakte estis la fino de la winter-aĵoj. En la 24.10.1936 Winter, post la julia interkonsento inter Vieno kaj Berlino, devis demisii.

Fuĝo de VienoRedakti

Malmultajn taĝojn antaŭ Anschluss, en marto 1938 Ernst Karl Winter fuĝis laŭ la urĝa konsilo de Hans Kelsen en Svislandon. Sian familion li devis lasi ankoraŭ en Vieno. Kiam Gestapo venis en la 14.3.1938 ĉe la familion Winter la kaŝpolicistoj kunprenis, ne trovinte Ernst Karl, la fratron [[Ernst Florian Winter. Pro bonegaj politikaj kontaktoj familiaj la patrino Margerete sukcesis peri la liberigon la saman tagon. Post kelkaj tagoj la filo telefonis el Svislando postulante tujan venon al Svisujo tra Vorarlbergo. Sed fare de la parlamento svisa deklaritis ke ekzistus oficiala ekstradicio-peton de Berlino kaj sekve ili fuĝis kun la helpo de la franca ministro Joseph Paul-Boncour al Franclando kaj de tie kun la helpo de korespondanto de la gazeto London Times al Anglujo. Survoje vizitis ilin la familio Habsburg en Steenokkerzeel. Volante resti en la Unuiĝinta Reĝolando la familio pro manko da aŭstria ekzilregistaro estis malbonvena. Pro tio kaj konvinkite per Oswald Redlich kaj Hans Kelsen oni decidis pluiri al Usono.

Elmigro kaj engaĝiĝo politikaRedakti

En oktobro la Winter-oj kiel unu el la nejudaj elmigremaj familioj atingis per ŝipo Novjorkon. Ĉar la nove alvenintaj suferis pro hejmsopiro kaj aŭstriaj kluboj tiam ankoraŭ ne ekzistis multaj elmigrintoj kunvenis dimanĉe en la bienodomo de la Winter-oj por ĝui aŭstrajn vesperojn. Je la komenco de 1939 Ernst Karl Winter fondis en Novjorko Austrian American Center, la unuan nacian komitaton superpartian kiu organizis regulajn manifestaciojn kaj publikigis po unu oficalan informon por semajno. La engaĝiĝo de tiu ĉi grupo tre ŝatitis ankaŭ fare de usonaj kongresanoj kaj plifaciligis la vivon por multaj elmigrintaj aŭstroj koncerne laborojn aŭ studojn. Ernst Karl Winter iĝis profesoro universitata en Novjorko.

Reveno malfrua patrujenRedakti

Post 1945 la esperoj de Winter ekprofesori en Graz ne realiĝis. En marto 1946 li sendis leteron al Viktor Matejka koncerne eblan translokiĝon en Aŭstrio de si kaj de sia familio. Sed nur en 1955 li revenis kaj docentis en Vieno. Dum la lastaj vivojaro li pli kaj pli okupiĝis pri relgiaj demandoj. Lia filo Ernst Florian Winter engaĝiĝas por neforgesebligi la vivon patran aparte koncerne la politikajn vidpunktojn.

Winter membris ĉe la katolika koporacio Nibelungia Wien[2]

HonorojRedakti

 
Memortabulo antaŭ Ernst-Karl-Winter-Hof
Ernst-Karl-Winter-Weg
en 1988 nomiĝis strato por li en Vieno/Döbling
Ernst-Karl-Winter-Hof
loĝdombloko en la 18-a urbodistrikto viena (Thimiggasse 63–69) nomiĝis por li[3]

VerkojRedakti

  • Die Sozialmetaphysik der Scholastik, 1929
  • Platon. Das Soziologische in der Ideenlehre, 1930
  • Rudolph IV. von Österreich, 2 Bde., 1936
  • Arbeiterschaft und Staat, 1936
  • Monarchie und Arbeiterschaft, 1936
  • I. Seipel als dialektisches Problem, 1966.
  • (eld.): Wiener politische Blätter, 1933 ss.
  • (eld.): Wiener soziologische Studien, 1933 ss.
  • Die Geschichte des österreichischen Volkes, eldonis Paul R. Tarmann. Plattform Johannes Martinek Verlag, Perchtoldsdorf 2018 (skribite inter 1942–45)
  • Christentum und Zivilisation, 1956
  • mit K. Kramert: St. Severin, der Heilige zwischen Ost und West. Studien zum Severinsproblem, 1959 kaj 1960
  • Gesammelte Werke, eldonis E. F. Winter, 7 volumoj, 1966

LiteraturoRedakti

NotojRedakti

  1. Ulrike Oedl: Das Exilland Österreich zwischen 1933 und 1938: Gsur-Verlag, p. 10 (uni-salzburg.at).
  2. "Acta Studentica", 208/marto 2019, p. 20-21
  3. Sur memortabulo skribitis: Sein Lebenswerk galt der Versöhnungspolitik mit der Sozialdemokratie. Laŭ la politologo Anton Pelinka tiu viro estis malagrabla por konservativistoj kaj socialdemokratoj kiuj preferis la forgeskulturon postmilitan. Kp.: Nicole Wohlgenannt ĉe "Aktion Winter", 3/2013, p. 32.

Eksteraj ligilojRedakti

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ernst Karl Winter en la germana Vikipedio.