Esperanto-movado en Antjokio

La Esperanto-movado en Antjokio (Kolombio) havas historion komencinta en la 1930aj jaroj.

Mapo de Kolombio

La fondintoj redakti

Tri samideanoj, Moncada-Ospina-Tomik, formis dum la jardeko 1930a plurajn ‘Consulados’ kun publikaĵoj en diversaj amaskomunikiloj. Estis la sama epoko kiam alia kolombiano, Cipriano Kárdenas publikigis en Vieno (Aŭstrio) hispanigan reformon de Esperanto: “Hom-Idyomo” [1921].


José Solís-Moncada redakti

José Solís-Moncada naskiĝis en Salgar, bela kafa vilaĝo sudokcidente de Antjokio-Departamento, en Kolombio, la 4-an de junio 1892. Li mortis 89-jaraĝa en Medellín la 19-an de majo 1981. Li estas la avo de Luis Fernando Martínez-Solís kromnomata Ludovikof.

En “La Casa de la Cultura” de Salgar, la 19-an de aŭgusto 2000 la urbestro Humberto Zuluaga-Korrea kaj la loĝantaro de Salgar inaŭguris lernejon kaj bibliotekon tiel baptita: ‘José Solís-Moncada’. José Solís verkis 32 librojn pri Historio kaj poemarojn.

José Solís publikigis multajn informojn pri Esperanto en ĵurnaloj de Kolombio sub titolo “Apuntes de mi Carriel” kune kun profesoro Joakin Ospina, lia amiko.

Joakin Ospina redakti

La plej konata verkaĵo de Joakin Ospina titolis “Tratado de Esperanto”(Gramatikon de Esperanto) kaj “Biografia kaj Bibliografia Kolombia Vortaro”; J. Ospina fondis en 1911 ĵurnalon ‘La Lumo’ en Salamina departamento (Kaldaso).

Anton Tomik redakti

José Solís kaj Joakín Ospina havis grandegan amikon nomitan Anton Tomik, jugoslava samideano, alta kaj maldika, kiu alvenis al Kolombio serĉante sian patron, la inĝenieron Stanislav Tomik kiu estis laboranta en la konstruado de Fervojo de Antjokio ĉi-momente.

Tomik-filo venis juna kaj mortis maljuna en Medellín en 1984, 78-jaraĝa. Li estis Delegito de UEA, ankaŭ okupiĝis pri la diskonigado de kolombia kulturo en eksterlando. Lia malrapida parolado estis ĉiam preciza kiam parolis pri la Esperantistoj Popolo.

Anton Tomik tajpis la unuajn notojn «Pri la historio de Esperanto en Kolombio» [Medellín, Decembro 1977].


Antjokia Esperanto Ligo redakti

 
En la Bolivar-parko, Medellín, 1975. Jairo del Río, Julián Aristizabal, L.F. Martínez, Alicia Posada, Luis Guillermo Restrepo. Dum la «Toldos de San Alejo»

Profesoro Manuel Ángel (mortinta en januaro 2006) prezidis en 1970 la ‘Esperanto-Klubo Medeĝina’, kune kun profesoro Ramiro Restrepo González Tiam estis la epoko de la Antjokia Esperanto Ligo kiam en aprilo 1975 en Medellín, kun 40 ĉeestantoj, fondiĝis AEL. AEL publikigadis kulturan kaj primovadan revueton nomitan “Avangardo” kaj ĉiun finsemajnon okazus la ‘verdaj vendredoj’, famaj prelegoj pri kaj per Esperanto en la centra oficejo de AEL en Medellín.

Ludovikof rememorus ĉiam samideanojn kiel Ramiro Restrepo González, Jairo del Rio, de la Esperanta Dialoga Asocio, la publiciston Manuel Fernando Hernández, Pastron Luis Eduardo Palacios Toral, D-inon Leonor Calvo y Feijóo, Libardo Vargas Cuellar, Guillermo Taborda, Libardo Mejía, Diego Hoyos-Escobar, Profesoron Luis Jorge Santos-Morales, William Cook, Viky Echeverry, Santiago Álvarez Gutiérrez, David Escovar, Martaledy R., María Victoria E.

... Miguel Kano-Estrada, Ramiro Restrepo González, Jorge Lopera, Julian Aristizabal, Luis Felipe Saldarriaga, Arkímedes Jaramillo, Conzuelo Cardeño, Luis Fernando Agudelo, Gloria Biviana Vélez, kaj profesoron Gonzalo Bermúdez de la UNEKBO (Esperanto-klubo de Bogoto en rilatoj kun Enesko) kiun Ludovikof salutis denove, 25 jarojn poste, en Saint Louis, la 15-an de decembro 2000, pecize dum la Zamenhofa Tago; ili festis ĝin en la Klubo-“Viva” de Ludovikof-filino Isabel Kristina Mulkahy.

Edzino de Ludovikof, Alicja Posada ankaŭ estas esperantistino kaj partoprenas en la Usonaj Kongresoj. La nomoj de iliaj gefiloj enhavas esperantan grafion: Isabel Kristina, Ludoviko Ernesto, Enver Kamilo; honore al ses grandegaj personoj en la homara historio.

En La Antjokia Universitato redakti

 
En la Universitato de Antjokio

La junulara movado en la Universitato de Antjokio nomiĝis “Nova Esperanto Grupo” kun sia bulteno ‘Debati’ kaj tre aktivadis disvastigante la universalan lingvon Esperanto per konferencoj, afiŝaro, flugfolioj, kaj per la Kultura Radiostacio de la Universitato, danke al poeto Carlos Kastro-Saavedra [1924-1989] kaj al ĵurnalisto Jaime Merkado Jr., amikoj de Esperanto, veraj samideanoj kiel María Viktoria Estrada, Jorge Iván González, Alberto González-Mazcarohf kaj Rikardo Arikapa; ĉar oni ne necesas skribi aŭ paroli Esperanton flue por senti la internan ideon de “Esperantismo”, tiu ĉi ideo estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj.

Esperantistoj de Medellín atingis ke okaze de la 7-a Internacia Kongreso de Orkideologio, okazinta en tiu-ĉi urbo, en aprilo 1972, radiostacio Sutatenza, Radio-Rítmos kaj la Voz de la Universidad inkludis Esperanton, inter la plurlingvaj salutoj al partoprenantoj, periode disaŭdigitaj radie.

Esperanto strategias redakti

 
L. Fernando Martínez-Solís (Medellín-Colombia, 1946)

En tiu epoko la esperantistoj entuziasmiĝis sufiĉe por organizi UKKEn [Unua Kolombia Kongreso de Esperanto] dum la dua finsemajno de decembro (10-11-12-a de decembro 1976) en Medellín. Ludovikof estis ĝia Sekretario de la enskribado kaj fakdelegito de Universala Esperanto Asocio pri Ĵurlanismo kaj Ekologio, ankaŭ delegito en Kolombio por Pasporta Servo. En hejmo de Ludovikof tranoktis azianoj, eŭropanoj, aŭstralianoj, afrikanoj, amerikanoj, nordanoj kaj eble eksterteranoj.

Tamen la revuo “Esperanto” kaj aliaj eŭropaj E-revuoj diris pri la diskuto de tri eseoj en UKKE; la vero estas ke el la kvar eseoj prezentitaj, nur unu, la menciita kiel “Esperanto Strategias” estis diskutata, diskuto vulgare tranĉita de certaj e-istoj. Tiu eseo estis la bazo por rezolucio de reorganizo de la Kolombia Esperanto-Movado. Ludovikof kaj liaj samideanoj konsideras la Lingvon Esperanto ne kiel ‘neŭtralan hobion’ sed kiel ilon por interkomprenado kaj solidareco (L.L. Zamenhof. Geneva, 1906).

Universala movado redakti

Eĉ ekzistis la ebleco organizi la 37-an Universalan Kongreson de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo [TEJO] dum 1981 en Medellín, en la Universitato de Antjokio. Tia Kongreso okazis fine en Oaxtepec, Meksiko.

Oni devas mencii la agrablan spertecon dum tia epoko kun samideanoj en RioNegro, ekzemple la e-aktivulo advokato Juan Francisko Ochoa. Francisko publikigadis bultenon “Stelo de Rionegro”. Mortis murdita sed ververe li konformis esperantan familion parolante nur internacian lingvon en sia hejmo. Ludovikof sonbendis konversacion kun liaj gefiloj kiam estis infanoj je la 8-a de julio 1981.

Zamenhof ne esperis vane redakti

Ege utila por la vivanta Esperantujo en Bogoto estis la agado de la tiel nomata Mayo Klubo aŭ Groto Simbolika por bohemiuloj kun la poeto Ismael López, amikece konata kiel ‘Mayo López’. Ĉimaniere diras Luis Guillermo Restrepo, Mayo-laboro centriĝas en la praktika uzado de Esperanto en konversacio, teatraĵoj, tradukado kaj kantado de kanzonoj. Mayo López ludis pianon eĉ produktis kasedojn kun sia voĉinterpreto de kanzonoj propraj kaj tradukitaj.

Esplorante pri Esperanto Ludovikof verkis gravan artikolon kun titolo “Zamenhof no ha esperado en vano” [Zamenhof ne esperis vane] publikigita en la revuo de la Antjokia Universitato (N-ro 50(145) paĝ.345-350, jun-sep 1975). Egale plurajn komentariojn, lekciojn kaj konferencojn ĝis la 8-a de majo 1987 kiam mi finfinis studadon ĉe la Universitato kaj Ludovikof titoliĝis kiel “Comunicador Social-Periodista” en la Teatro Kamilo Torres-Restrepo.

Esperanto Internaciista redakti

De tia epoko Ludovikof mencias evidente “Esperanto Internaciista” direktitan de Antropologo Francisko Javier González. Li redaktis kune kun nia studgrupo ankaŭ la dokumenton “Esperanto Strategias” por la Universitato de Antjokio, Fako de Antropologio [Jul. 1976]. Alia ilo por progresemaj esperantistoj estis “Esperanto Broŝuro” kaj la kvarpaĝa revuo “Mutualo”, la Esperanta periodaĵo de plusa cirkulado kaj tempo, redaktata fare de Fernando Martínez-Solís. Ludovikof partoprenis ankaŭ en la tradukado de “Kristo en Ameriko” sonbendo por esperanta mormonaro.

Ludovikof servis kiel ĵurnalisto tra Kolombio, do ekde la 13-a de oktobro 1998 li apartenas al la Antjokia Historio-Akademio kiel membro de Urabá. Aparte de la Esperanta dokumentado Ludovikof verkis jam 27 librojn pri Kosmologio, Historio kaj Geopolitiko pri Kolombio kiel la plej angulo de Ameriko[1].

 

Agnoskoj redakti

  • Mundo de Oro (Nominado en el campo del civismo) Medellín, 1985
  • Mención de Periodismo (Alcaldía Metropolitana) Medellín, 1986
  • Botón de Oro (SEDUCA), Secretaría de Educación, Medellín, 1987
  • Bandeja de Plata (Secretaría de Desarrollo Comunitario) Medellín, 1988
  • Honor al Mérito (Núcleo Educativo 0201) Medellín, 1989
  • Periodismo Heróico SIP (Sociedad Interamericana de Prensa), 1989
  • Reconocimiento al Escritor (Casa de la Cultura/Apartadó), 1996
  • Galardón Flor de Arizá (Comfenalco-Urabá), 1998
  • Who'sWho in America, 2004
  • Marquis BioPage, 2006


La plej angulo de Ameriko redakti

En Urabá Ludovikof fondis la Aŭtonoman Universitaton Apya Yalá, la Centron de Historio de Urabá, kaj la Apartadó-Esperanto Grupon. Tie en la Nacia Servo por Lernado (SENA) Ludovikof laboris kiel Ĵurnalisto kaj Pedagogo pri Logika Pensado, Ĵurnalismo, kaj Homaj Rilatoj. En Apya Yalá Universitato li estis ĝia tria Rektoro kaj Prezidanto de la Supera Konsilantaro.

Ruben Torres sendis la 12-an de aprilo 1999 ret-mesaĝon al Otilio Orellana, de la Internacia Esperanto-Instituto en Nederlando, petante ke li sendu al Urabá kelkajn revuojn kiel Kontakto, Esperanto kaj Juna Amiko. Kunsendis Ruben Torres ankaŭ kopion de la Manifesto de Prago, subskribitan de la vicprezidanto de UEA, Renato Corsetti, ankaŭ bona amiko de la kolombiaj esperantistoj. Ĉiuj respondis tuj senpere.

Sed Ludovikof devis forlasi Urabá/Sinú/Abibe/Darién pro geopolitika progresema pensado kaj nuntempe li loĝas en Usono kie la Enmigrada kaj Nacieca US-Justico konsentis al li la restan loĝadon kaj la Usonan civitanecon ekde Decembro 2006.

Bibliografio redakti

Inter la dokumentoj kiujn oni trovas en la Antjokia Universitato kaj en USONO, estas:

  • Zamenhof no ha esperado en vano, [1975]
  • Esperanto kiel genia solvo de universala interkomprenado, [1975]
  • Unu lingvo kun estonteco, [1976]
  • Ekde Zamenhof ĝis Antonio Montez, [1977]
  • Problemo de la internacia komunikado, [1978]
  • Nova skemo de la procezo de socia komunikado, [1979]
  • Orígen y desarrollo de la Lengua Internacional Esperanto, [1979]
  • Por qué el Esperanto y para qué, [1980]
  • La Lingvo kiel Socia Teknologio, [1984]

Biblioteko redakti

  • Crónicas y Reportajes [1969-1992]
  • Mambrú llegó a la Guerra [1982]
  • Hasta la Vista Siempre [1983]
  • Crónicas del Viento Norte [1984]
  • Katleja Silvestre [1987]
  • El Dorado, Adiestramiento y Doctrina [1990]
  • Kosmología de las Relaciones Vitales [1991]
  • Teorética del Traje [1992]
  • Urabaibe y otros Relatos [1993]
  • Mongocho se fue pa’l Monte I [1994]
  • Mongocho se fue pa’l Monte II [1999]
  • Del Color del Chontaduro [1996]
  • Alcides, Misionero y Aviador [1996]
  • Urabá, Territorio Invencible [1997]
  • El Embarque es Mañana [1998]
  • Punto de Mira (Opinión) [1999]
  • Geopolítica de Urabá 2013 [1999]
  • Reprogramación Neurolingüística [2000]
  • Genealogías de Un Sol en Movimiento [2000]
  • LAS BRISAS, Monografīa de tu barrio [2007]
  • Poliantea para la Nueva Kolombia [tajpata]

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-03-27. Alirita 2012-02-23.