Essey-et-Maizerais

komunumo en la departemento Meurthe-et-Moselle de Francio

Essey-et-Maizerais estas franca komunumo en la departemento Meurthe-et-Moselle kiu troviĝas en la regiono Loreno.

Essey-et-Maizerais
komunumo
Preĝejo sankta Marteno de Essey
Blazono
Oficiala nomo: Essey-et-Maizerais
Ŝtato Francio Francio
Regiono Loreno
Departemento Meurthe-et-Moselle
Kantono Thiaucourt-Regniéville
Arondismento Toul
Interkomunumreto Chardon lorrain
Rivero Rupt-de-Mad
Situo Essey-et-Maizerais
 - koordinatoj 48° 55′ 12″ N 05° 48′ 42″ O / 48.92000 °N, 5.81167 °O / 48.92000; 5.81167 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 286 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 213 m s. m.
Areo 13,02 km² (1 302 ha)
Loĝantaro 391 (2009)
Denseco 30,03 loĝ./km²
Urbestro Brigitte Brabant
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 54470
INSEE 54182
Situo de Essey-et-Maizerais enkadre de Francio
Situo de Essey-et-Maizerais enkadre de Francio
Situo de Essey-et-Maizerais enkadre de Francio
Situo de Essey-et-Maizerais enkadre deLoreno
Situo de Essey-et-Maizerais enkadre deLoreno
Situo de Essey-et-Maizerais enkadre deLoreno
Situo de Essey-et-Maizerais enkadre de Eŭropo
Situo de Essey-et-Maizerais enkadre de Eŭropo
Situo de Essey-et-Maizerais enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Essey-et-Maizerais
Retpaĝo: Essey-et-Maizerais en Chardon lorrain
Laŭloka nomo : Acaciens

Geografio redakti

Essey-et-Maizerais situas en plataĵo de Haye apud la artefarita lago Madine. La rivero Rupt de Mad trafluas tra la komunumo. Oni trovas ankaŭ la arbaron Mort-Mare.

Essey-et-Maizerais enhavas la vilaĝon Essey kaj la vilaĝeton Maizerais.

Oni kultivas tie tritikon, hordeon kaj kolzon. Ĝis la 19-a jarcento oni kultivis tie viton.

Tie estas grava centro por la sekureco de landanaro ("établissements de soutien opérationnel et logistique") kaj lernejo por malministoj.

Historio redakti

 
Memoraĵo ĉe Essey

La unua mencio pri Essey okazis en 846 en formo "Villa Aciaco" kaj la unua mencio pri Maizerais okazis en 895 en formo "Capella Masiriaci".

Essey-et-Maizerais datiĝas de 1790. Antaŭ 1790, estis du komunumoj Essey kaj Maizerais.

Dum la unua mondmilito la vilaĝo de Maizerais estas detruita. Ĝi ne estis rekonstruita.

Vidindaĵoj redakti

 
Sankta-Gibrien ĉe Maizerais

La preĝejo Sankta Marteno ĉe Essey enhavas vitralojn de Jacques Grüber.

La preĝejeto Sankta Gibrien ĉe Maizerais estis konstruita en blokhaŭso de la unua mondmilito.

Famuloj redakti

Esperanta vivo redakti

Okaze de la eŭropaj balotoj en 2004, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 1 voĉdonon (1,06%).

Notoj kaj referencoj redakti

  • (2010) Un terroir lorrain à l'ouest de Thiaucourt.