Eszter Bellai [ester], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bellai Eszter estas hungara operkantisto (soprano), operetkantisto.

Eszter Bellai
Persona informo
Naskonomo Bellai Eszter
Naskiĝo la  20-an de majo 1956(nun 1956-05-20)
en Hungario Szigetvár (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Eszter Bellai [1] naskiĝis la 20-an de majo 1956 en Szigetvár.

Biografio redakti

Eszter Bellai frekventis muzikan mezlernejon en Pécs, poste ŝi akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1982. Ŝia plej grava instruisto estis Erika Sziklay. Iom poste ŝi plulernis en Vieno. En 1984 ŝi aliĝis al opera trupo de Teatro Kisfaludy. En 1985 en kantokonjurso en Antverpeno ŝi atingis 3 unuajn lokojn. Baldaŭ ŝi estis gastokantisto en Reĝa Operejo de Budapeŝto, Nacia Teatro (Szeged), Nacia Teatro (Miskolc), Teatro Csokonai (Debrecen), Nacia Teatro (Pécs). En la sekvaj jaroj ŝi kantadis ankaŭ eksterlande (Argentino, Francio, Belgio, Germanio, Aŭstrio, Suomio, Meksiko, Israelo, Aŭstralio, Italio). Ŝi instruas private kantadon.

Ŝi ricevis plurajn premiojn inter 1985-2010, en 2005 ŝi ricevis la titolon "eterna membro de teatro Kisfaludy". Ŝi havas edzon kaj naskis 2 gefilojn.

El ŝia opera repertuaro redakti

El ŝia opereta repertuaro redakti

Fontoj redakti