Euclides da Cunha
brazila verkisto
Euclides (arkaika ortografio Euclydes) da Cunha (prononco laŭ sistemo IFA e̞wklidɪʒ dɐ kũɲɐ, naskiĝis la 20-an de januaro 1866, mortis la 5-an de aŭgusto 1909) estis brazila ĵurnalisto, verkisto, sociologo kaj inĝeniero. Lia plej grava verko estas Os Sertões ne-fikcia rakonto pri la militaj ekspedicioj de la brazila armeo kontraŭ la ribelema vilaĝo Canudos, konata kiel la Milito de Canudos. La libro akiris grandan internacian konatecon, kaj interalie la argentina verkisto Jorge Luis Borges komentis ĝin en sia novelo Tres versiones de Judas ("Tri Versioj de Judaso").
Euclides da Cunha | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 20-an de januaro 1866 en Cantagalo | ||||
Morto | 15-an de aŭgusto 1909 (43-jaraĝa) en Rio-de-Ĵanejro | ||||
Mortis pro | Hommortigo vd | ||||
Mortis per | Pafarmilo vd | ||||
Mortigita de | Dilermando de Assis vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Alma mater | Instituto Militar de Engenharia (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Ana Emília Ribeiro (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto fizikisto historiisto botanikisto filozofo geologo geografo zoologo romanisto sociologo ĵurnalisto poeto inĝeniero universitata instruisto militisto natursciencisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Os Sertões vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Euclides da Cunha estis la bazo por la karaktero de "la ĵurnalisto" en la novelo La guerra del fin del mundo ("la milito pri la fino de la mondo") de Mario Vargas Llosa.