„ Per ĉi tiu ĉefe germanlingva verko R. Schulz (konata kiel Rikardo Ŝulco, tradukinto de "La perdita honoro Katarina Blum" [tiel] de H. Boll) prezentas sian duan priesperantan libron post "Mein geliebtes Esperanto" (Mia amata Esperanto). Memkompreneble indas demandi, ĉu valoras denove dediĉi al R. Schulz tiom da linioj (kp. Paco, GDR-numero, 1979). Mi ne volas respondi, nur aludi ke li sendube estas nova fenomeno priparolinda.
Sed pri la libro, ĉi havas inform-propagandan karakteron, evidente celante konvinki la leganton pri la neceso kaj
sendubeco de Esperanto kiel (okcident-)eŭropa interlingvo — aŭ pli ĝuste ĉeflingvo (Hochsprache = literatura, normita lingvo, ĉeflingvo). La aŭtoro unue skizas la lingvan situacion en la landoj de la Eŭropa Komunumo (EK) (p. 12 — 31, 63 — 73). Ene de tio li prezentas vicon da planlingvaj projektoj (p. 32 — 62). Poste li vortumos "optimumajn postulojn por estonta Eŭropa ĉeflingvo". Tiuj postuloj jam estas klare direktitaj al E-to, kiun li priskribas lingve (p. 83 — 92; 170 — 239) kaj movade (p. 94 — 140). La postuloj ne estas objektivaj, sed estas dekomence tiel starigitaj, ke la kompleto estas solvebla nur de Esperanto. Sekvas kelkaj ĉefe propagandaj ĉapitroj (p. 141 — 145; 153 — 163), bibliografio (p. 147 — 152), en kiu krom Kalocsay kaj Szerdahelyi mankas socialismalandaj aŭtoroj, kaj ĉapitro pri literatura tradukado (p. 240 — 248).
Juĝi pri la libro estas sufiĉe malfacile, ĉar ĝi ne estas homogena. Laŭdon meritas du eroj el la libro: La detala sufiĉe ampleksa priskribo de la lingva situacio en EK kaj due la didaktike tre lerta instruado pri E-to. Pri la altaj pedagogiaj kapabloj de la aŭtoro tiuj paĝoj pri la lingvo ne permesas iun dubon. Bedaŭrinde la listo da laŭdoj ĉi tie jam finigas. La kritikoj pli multas.
La libro sugestas ke E-to estu komuna lingvo de EK. Sed ĉu tio estas dezirinda? Se E-to iam estu tutmonde uzata lingvo, ne ligita al politikaj kaj ekonomiaj potencoj, tiam ĝi povas esti lingvo nek de ŝtato nek de ŝtataro. Ĉu ekzistas diferenco inter angla lingvo ligita al Usono kaj Britio kaj E-to ligita al EK? Tute ne. Schulz mem ja pentras fantomon: E-to kiel lingvo de la socialisma ŝtataro (p. 138). Sed la saman aferon, kiun li indikas negative (estigante malakceptan senton pri tio ĉe la leganto: la „monstro“ de lingve unuigita oriento) ĉe socialismaj landoj, li volas atingi ĉe EK! Do ne: Eŭropa ĉeflingvo aŭ lingva imperiismo, sed eŭropa ĉeflingvo signifus novan kvaliton de la lingva imperiismo.
Mi jam menciis, ke R. Schulz evidentigas la aserton ke E-to estas optimuma, neplibonigebla lingvo (p. 84/85). Sed tiu aserto ne estas prava. Estas imageble, preskaŭ certe, ke el a ĉirkaŭ 1000 projektoj de planlingvoj iuj estas — laŭ lingva vidpunkto — pli bonaj ol E-to. Kio distingas E-ton, estas la praktika uzado, la 90jara elprovado kaj kompleti.
La priskribo de la E-movado en socialismaj landoj estas nekonforme mallonge (7 p.) kompare kun tiu en la EK-landoj (29 p.). Ke pli ol duono el la organizitaj esperantistoj vivas en socialismaj landoj, estas almenaŭ menciinde. Kaj la Tria Mondo, ĉu ĝi entute ekzistas por R. Schulz? ĉu li ankoraŭ ne eksciis, ke socialisma Vjetnamio apartenis al la plej grandaj produktantoj de E-libroj en la 60aj kaj 70 aj jaroj?
La 19a ĉapitro nomiĝas "Filozofiaj rigardadoj pri la strukturo de la internacia lingvo". Tamen la pretenda titolo seniluziigas. Tiu ĉapitro estas neniel filozofia. La leganto simple trovas pedagogie brilan enkondukon en la 16-regulan gramatikon.
Kiun ekzistorajton kadre de tiu libro havas la antaŭlasta (dudeka) ĉapitro pri apliko de E-to por literaturaj tradukaj, mi ne scias. Mi respektus la fakton, ke ĝi estas skribita en E-to. Sed la enhavo diskonigas nenion indan. Ke E-to estas utila por ĉiuj tradukoj — eĉ malbonaj — oni scias de Zamenhof, Grabovski, Kabe ... Kalocsay, Schulze. Ke tradukado ĉiam signifas rekreadon, ke diversaj tradukantoj diversmaniere rekreas tradukatan tekston, tio apartenas al la aboco de la tradukado. Memkompreneble oni retrovas la tipe ŝulcan esperantigon de homoj, tute nekutiman por tradukoj kaj ofte riproĉatan. La ŝulca lingvaĵo ankaŭ de ĉi tiu libro enhavas konsiderindan nombron da germanismoj kaj nekutimaĵoj, kiuj estas eble ĝustaj laŭ pure lingva asbtrakta starpunkto sed neglektas certajn normajn fiksojn en la lingvo: "nenia homo per siaj privataj falsaj paŝoj povas havi iun influon-, devus teksti: neniu homo povas havi iun/ian influon per siaj privataj malĝustaj paŝoj" p. 218. Ni esperu tion ankaŭ por E-to kaj R. Schulz. ” |