Einsiedeln

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Euthal)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Einsiedeln (stacidomo).

Einsiedeln estas urbo respektive komunumo en Kantono Ŝvico, Svislando kaj identa kun la samnoma Distrikto Einsiedeln. Ĝi havis 13768 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Einsiedeln
Blazono de Einsiedeln
Rigardo al la lago de Sihl en la distrikto kaj komunumo Einsiedeln
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Ŝvico
Distrikto Distrikto Einsiedeln
Koordinatoj  47° 7′ 41″ N 8° 44′ 35″ O / 47.12806 °N, 8.74306 °O / 47.12806; 8.74306 (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 41″ N 8° 44′ 35″ O / 47.12806 °N, 8.74306 °O / 47.12806; 8.74306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 13768
Areo 110,40 km²
Alteco 882 m super marnivelo
Poŝtkodo 8840
Komunumkodo 1301
Mapo de Einsiedeln
vdr

Geografio redakti

Einsiedeln situas en granda valkaldrono ĉe la bordo de la Lago de Sihl je alteco de 882 m s.m.

Al la komunumo kaj distrikto Einsiedeln apartenas la municipoj Einsiedeln, Bennau, Egg, Willerzell, Euthal, Gross kaj Trachslau. Ankaŭ parto de la municipo Biberbrugg, kiun ĝi dividas kun la komunumo Feusisberg, apartenas al Einsiedeln.

Trafiko redakti

Einsiedeln disponas pri kapostacio de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj kun trajnkonektoj al Zuriko, Sankt-Galo kaj Lucerno. Voje Einsiedeln estas atingebla tra la pasejvojo de Sattel per vojo, kiu debranĉiĝas de ĝi en Biberbrugg, kaj tra la montpasejoj Sattelegg kaj Ibergeregg.

Historio redakti

La historio de la komunumo Einsiedeln estas firme ligita kun la historio de la abatejo kaj monaĥejo. Lau la legendo en la jaro 835 la benediktano Meinrad de la insulo Reichenau retiriĝis kiel ermito al la loko, kie hodiaŭ situas la monaĥejo (la germana vorto Einsiedler signifas en Esperanto ermito). Al Meinrad sekvis aliaj ermitoj. En la jaro 934 la ermitoj estis kunigitaj de la nobela pastro Eberhard el Strasburgo al benediktana monaĥejo. Oto la 1-a konfirmis la fondon de la monaĥejo en la jaro 947 kaj donacis al ĝi samtempe laŭ la kutimo tiama bienojn kaj terenojn. La komunumo Einsiedeln, kiu estiĝis ĉirkaŭ la monaĥejo, unuan fojon estis dokumente menciita en la jaro 1073.

La ducentjara teritori-konflikto inter Einsiedeln kaj Ŝvico kondukis en la jaro 1315 al la Batalo de Morgarten, dum kiu la Abatejo Einsiedeln perdis duonon de siaj bienoj al la ŝvicanoj.

En la 20-a jarcento la loĝantaro de Einsiedeln tiom kreskis, ke laŭ-jure ĝi hodiaŭ estus urbo, tamen kiel diversaj tradicie kamparaj lokoj, Einsiedeln sin mem ne konsideras kiel urbon, sed kiel distrikton, kiu arigas diversajn vilaĝojn kaj municipojn.

Mondlingva movado redakti

Jam en 1889 aperis en la oficiala kalendaro de Einsiedeln eseo pri Volapuko (Universalaj Lingvoj en Svislando p. 150). En la 1930-aj jaroj en Einsiedeln ekzistis loka Esperanto-Grupo (Universalaj Lingvoj en Svislando p. 190).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti