Ewald Georg von Kleist

Ewald Georg von KLEIST (10a de junio 1700 en Wicewo, Pomerio; 11a de decembro 1748 en Koszalin) estis prusa juristo kaj natursciencisto.

Ewald Georg von Kleist
Persona informo
Ewald Georg von Kleist
Naskiĝo 10-an de junio 1700 (1700-06-10)
en Wicewo
Morto 11-an de decembro 1748 (1748-12-11) (48-jaraĝa)
en Koszalin
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Brandenburgio-PrusujoReĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de LejdenoUniversitato de Lepsiko vd
Memorigilo Ewald Georg von Kleist
Familio
Dinastio von Kleist vd
Patro Ewald Joachim von Kleist vd
Profesio
Okupo juristofizikistopastrojuĝistoinventisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Memortabulo en Kamień Pomorski por Ewald G. von Kleist

Ewald Georg von Kleist studis jurosciencon en Leipzig kaj Leiden, de 1722 al 1747 li estis dekano de la katedralo de Kamień Pomorski (germane: Cammin) kaj poste prezidento de la korta tribunalo en Koszalin. Li estis membro de la Prusa Akademio de Sciencoj en Berlino.

Li apartenis al la nobela pomeria familio von Kleist, lia patro estis la subdistriktestro Ewald Joachim von Kleist (1657-1716).

Eltrovaĵoj redakti

 
Botelo de Kleist aŭ de Leiden

Ewald Georg von Kleist faris sciencajn eksperimentojn. En 1745 li eltrovis la "skuantan botelon" (germane: Erschütterungsflasche) kaj la 4an de novembro 1745 li skribis pri lia eltrovaĵo al J.K. Lieberkühn en Danzig, kiu provis refari la eksperimenton sed ne sukcesis [1]. Kleist skribis al pluraj sciencaj societoj kiuj komence ne sukcesis en ripetado de la eksperimento. Sendepende de Kleist la profesoro pri fiziko de la Universitato de Leiden Pieter van Musschenbroek, faris la saman eltrovaĵon en 1746. Pro tio, la "skuanta botelo", kiu fakte estis la unua elektra kondensilo, estas konata kun la nomo Botelo de Leiden.

Literaturo redakti

  • Eugen von Lommel: Kleist, Ewald Georg von[rompita ligilo]. In: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 16, Duncker & Humblot, Leipzig 1882, S. 112 f.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Biografio en la retpaĝaro de la familio v. Kleist
  • Ciferigo de la Biblioteka Główna Politechniki Gdańskiej de leteroj de Ewald Georg von Kleist pri liaj eksperimentoj en Acta Societatis Physicae Experimentalis, Danzig. Band 1745 Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Blatt 209 (djvu 426/439), Band 1746 folio 204 kaj 216.

Referencoj redakti

  1. J.Meya, H.O.Sibum: Das fünfte Element, Rowohlt Taschenbuchverlag 1987, pag. 64