Fürstenau GR

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Fürstenaubruck)
Fürstenau
Blazono de Fürstenau
Fürstenau
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Komunumaro Domleschg
Koordinatoj  46° 43′ 12″ N 9° 27′ 0″ O / 46.72000 °N, 9.45000 °O / 46.72000; 9.45000 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 12″ N 9° 27′ 0″ O / 46.72000 °N, 9.45000 °O / 46.72000; 9.45000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 353
Areo 1,32 km²
Alteco 650 m super marnivelo
Poŝtkodo 7414
Komunumkodo 3633
Mapo de Fürstenau

Pri la komunumo redakti

Fürstenau (en la romanĉa lingvo Farschno) estas komunumo kaj ĉefloko de la komunumaro Domleschg kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 353 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Fürstenau situas ĉe la orienta bordo de Malantaŭa Rejno sude de la alfluo de Albulo al ĉi-unua. La komunumo konsistas el la historia urbeto Fürstenau kaj la vilaĝo Fürstenaubruck rekte super la kunfluejo de la du riveroj. La urbeto Fürstenau sin nomas en sia retejo esti la plej malgranda urbo de la mondo, tiu honoro tamen verŝajne apartenas al la urbeto Werdenberg en Kantono Sankt-Galo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Fürstenau limas en nordo al Pratval, en nordoriento al Almens, en oriento al Scharans, en sudo al Sils en Domleschg, en sudokcidento al Thusis, kaj en okcidento al Cazis.

Trafiko redakti

Kvankam Fürstenau situas flanke de la gravaj trafikvojoj, ĉar aŭtovojo, fervojo kaj kantona ĉefvojo pasas okcidenten de Malantaŭa Rejno, dum Fürstenau situas oriente de la rivero, ĝi estas bone atingebla per flanka vojo paralele al la kantona ĉefvojo 13 oriente de la rivero. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A13 situas unu kilometron sude de la komunumo en Thusis. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per diversaj poŝtaŭtolinioj al la stacidomo de Thusis, Rhäzüns, Almens kaj la stacidomo de Rothenbrunnen.

Historio redakti

La unua dokumentaj mencioj de Fürstenau datiĝas el la jaro 1257 kiel Fúrstenowo kaj Furstinowe. Imperiestro Karolo la 4-a koncedis en la jaro 1354 al Fürstenau la rajton pri pendumilo kaj bastono (do la superan jurisdikcion) kaj menciis la lokon unuan fojon kiel urbo. La kastelo de Fürstenau estis la administra centro de la episkopa potenco de Koiro en la regiono, kiu en la 15-a jarcento povis pravigi sian senjorecon kontraŭ la Grafoj de Werdenberg. En la jaro 1527 la urbo Fürstenau sin liberaĉetis de la episkopa feŭdo. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti