Fabrizio Bernardi

itala astronomo

Fabrizio BERNARDI (naskiĝis la 9-an de aprilo 1972 en Pomezia) estas itala astronomo. Oni ne konfuzu lin kun la sociologo Fabrizio Bernardi.

Fabrizio Bernardi
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1972 (1972-04-09) (52-jaraĝa)
en Pomezia
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Alma mater Universitato de Padovo
Familio
Edz(in)o Ana Maria Teodorescu
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Li estis diplomigita de la Universitato de Padovo en 1999. Li ricevis doktorecon ĉe la Universitato de Romo "Tor Vergata" en 2003. Li laboris ĉe la Universitato de Havajo en Usono, poste en la Istituto nazionale di astrofisica (INAF) kaj en la Departemento de Matematiko de la Universitato de Pizo. Li estas ano de la Internacia Astronomia Unio.[1] kaj ano de la estraro de la projekto CINEOS.

Laŭ Minor Planet Center li malkovris aŭ kunmalkovris 22 asteroidojn inter 2002 kaj 2008, en kunlaboro kun Mario di Martino, Maura Tombelli, Andrea Boattini, Roy A. Tucker kaj David J. Tholen,[2] notinde la potence danĝeran objekton 99942 Apophis. Li malkovris ankaŭ la periodan kometon P/2005 V1 (Bernardi) elde la observatorio de la Universitato de Havajo.[3]

Li esta edzo de la rumana astronomino Ana Maria Teodorescu, en kies honoro li nomis la asteroidon 65001 Teodorescu

La asteroido 27983 Bernardi[4] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti