Fahy JU

komunumo de Svislando
- La mallongigo JU en Fahy JU staras por la svisa Kantono Ĵuraso. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Fahy.

Fahy
Blazono de Fahy
Fahy
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Porrentruy
Koordinatoj  47° 25′ 10″ N 6° 57′ 5″ O / 47.41944 °N, 6.95139 °O / 47.41944; 6.95139 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 10″ N 6° 57′ 5″ O / 47.41944 °N, 6.95139 °O / 47.41944; 6.95139 (mapo)
Nombro de loĝantoj 361
Areo 7,78 km²
Alteco 567 m super marnivelo
Poŝtkodo 2916
Komunumkodo 6789
Mapo de Fahy
vdr

Pri la komunumo redakti

Fahy estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 361 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Fahy situas en okcidento de la regiono Ajoie sur altebenaĵo de la Tavola Ĵuraso sur averaĝa alteco de 567 m s.m. La komunumo troviĝas ĉe la franca landlimo en distanco de proksimume 7 kilometroj okcidente de la distriktĉefkomunumo Porrentruy. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,78 km², de kiuj proksimume kvarono, nome 26%, estas kovrita de arbaro, 57% servas por agrikulturo kaj 9% por setlado. 8% de la teritorio estis antaŭe dezerta kaj nun estas parto de la armilejo Bure de la Svisa Armeo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Fahy limas en nordo al Croix (Francio), en nordoriento al Bure, en sudoriento al Haute-Ajoie, en sudo al Rocourt, en sudokcidento al Grandfontaine, kaj en okcidento al Abbévillers (Francio).

Trafiko redakti

Fahy situas ĉe ĉefvojo de Porrentruy al Montbéliard en Francio. La plej proksima alveturejo al la sivsa aŭtovojo A16 siutas 5 kilometrojn oriente en Courtedoux. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al Porrentruy.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Fahy datiĝas el la jaro 1177 kiel Fahyl. Dum mezepoko Fahy apartenis al Burgonjo, sed la Princepiskopejo Bazelo jam frue postulis la regadon pri la teritorio. Pro tiuj kvereloj Fahy dum la Burgonjaj Militoj en 1474 kaj en 1475 estis dufoje preskaŭ komplete detruita kaj finfine fariĝis posedaĵo de la Princepiskopejo. Ek de la 16-a jarcento Fahy apartenis al la majorejo Bure de la voktejo Ajoie. Post la franca revolucio de 1792 ĝi dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departamento Mont Terrible estis aligita al Francio. De 1800 ĝis 1815 Fahy apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Fahy apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso. [1]

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Fahy

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti