Fakaj Esperanto-vortaroj pri medicino

Ĉi tiu paĝo listigas vortarojn pri medicino kiuj tradukas el naciaj lingvoj al Esperanto kaj inverse redakti


 
la Medicina Vortaro de Maurice Briquet

Libroforme redakti

  • Angla-Esperanta medicina terminaro. Yamazoe Saburoo. Reviziis Stevens T. Norvell la pli juna. Redaktis Włodzimierz Opoka. Krakovo, 2001. 720p. 21cm. Ampleksega vortaro de klinikaj terminoj, bazita ĉefe sur PIV kaj sur Esperanta Teknika Medicina Vortaro de Maurice Brique (1932). Okaze indikas ankaŭ germanajn, francajn kaj hispanajn terminojn. Bind.
  • Latino-Esperanta-Japana Anatomia Terminaro 1922, aŭtoroj d-ro Oŝida (ankaŭ Oĵida, eble la e-ista kuracista aŭtoro Osida Tokurô?) kaj d-ro Sata (ankaŭ Sada)
  • Seslingva Vortareto de Medikamentoj laŭ Japana Farmakopeo (Hermesa Rondeto, farmaciista Esperanto-grupo en Japanio, interalie Okamoto Joŝicugu), 1922, 2-a eldono 1924, 3-a eldono 1930, en Esperanto, latina, japana, germana, angla kaj franca, 174 paĝoj
 
la "Kuracista interpretilo" de 1980
  • Molekula biologio kaj mikroba genetiko: Internacia vortaro de mikroba genetiko. Ralph A. Lewin. Pekino, 1994. 117p. 19cm. Terminoj de mikroba genetiko kaj molekula biologio. Anglaj ekvivalentoj, difinoj en Esperanto kaj la ĉina.
  • Narkotaĵoj: Mehrsprachiges Drogenwörterbuch, "plurlingva vortaro pri narkotaĵoj", en la germana, angla, portugala, hispana, franca, itala, rusa kaj Esperanto, aŭtoro Gereon Janzing, 2004 eldonejo Synergia, 21 cm 64 paĝoj, ISBN-13: 978-3-930442-73-7 [2]

Rete redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti