Insuloj Falklandoj

(Alidirektita el Falklandaj Insuloj)

Falklandoj[1] (angle Falkland Islands, hispane Islas Malvinas) estas dependa teritorio de Britio en Sud-Ameriko, disputataj kun Argentino, kies registaro konsideras ĝin provinco de la lando.

Insuloj Falklandoj
FlagoBlazono
Britaj transmaraj teritoriojkronkolonio • pridisputata teritorio [+]

ĈefurboStanlejo
- koordinatoj52° S, 59° U (mapo)-51.73-59.22Koordinatoj: 52° S, 59° U (mapo) [+]
Areo12 200 km² (1 220 000 ha) [+]

Loĝantaro4 550 [+] (2018)
Denseco0,37 loĝ./km² [+] [+]

Fondo3-a de januaro 1833

HorzonoUTC-03:00 [+]
ISO 3166FK

Insuloj Falklandoj (Tero)
Insuloj Falklandoj (Tero)

Insuloj Falklandoj (Insuloj Falklandoj)
Insuloj Falklandoj (Insuloj Falklandoj)
DEC


Vikimedia Komunejo:  Falkland Islands [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]


AkvejoAtlantiko

Koordinatoj51° 43′ 48″ S, 59° 13′ 12″ U (mapo)-51.73-59.22
Areo12 200 km² (1 220 000 ha) [+]
Loĝantaro4 550 [+] (2018)
HorzonoUTC-03:00 [+]

Map
Insuloj Falklandoj

Vikimedia Komunejo:  Falkland Islands [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La insularo situas en suda Atlantiko ĉirkaŭ la koordinatoj 52° S / 59° U, proksimume 60–800 km oriente de Argentino kaj Fajrolando. Ilia klimato estas malmilda, kaj ili estis sen loĝantaro, ankaŭ post la observo fare de la brita navigisto John Davis en 1690 kaj la alveno de lia samlandano John Strong en 1690. Li nomis la insularon "Falklanda" honore al Vicgrafo Falkland.

Geografio

Historio

Unuaj setlejoj ekestis en 1764 sub franca regado; la setlintoj devenis el Saint-Malo, kio kredeble instigis la argentinan nomon Malvinas. En 1766 Francio transdonis la kolonion al Argentino. De tiam pri ĝi disputis Anglio unue kun Hispanio, poste kun Argentino.

Franca epoko

 
Haveno Sankta Ludoviko setlita de Bougainville (Dom Pernety, 1769).

Post la Paco de Parizo (1763), la franca registaro elpensis la projekton de koloniigado de la "Malouines". Tiuj insuloj estis en tiu tempo preskaŭ nekonataĵo. Bougainville entreprenis la taskon ĉe siaj propra elspezo por helpi akadianojn kiuj estis elpelitaj el Kanado reen al Francio; tiuj estus protektitaj de la malproksimeco de la insularo. Tiu ekspedicio estis apogita de la franca ministro de Eksterlandaj Aferoj, nome Étienne François, duko de Choiseul, laŭ kiu Bougainville nomigis la Markolo Choiseul en Insulo Soledad.[2]

La 15an de septembro 1763 Bougainville startis el la haveno de Saint Malo per la fregato "Aglo" ("L'Aigle", kapitano Nicolas Pierre Duclos-Guyot) kaj la ŝalupo "Sfinkson" ("Le Sphinz", kapitano François Chenard de la Giraudais) kun ŝipanaro de 150 homoj.[3] Tiu ekspedicio inkludis la naturaliston kaj verkiston Antoine-Joseph Pernety (1716–1801) konatan kiel Dom Pernety, la pastro kaj kronikisto akompananta la ekspedicion, kaj la inĝenieron kaj geografiiston Lhuillier de la Serre.[4] La ekspedicio haltis ĉe Montevideo por kolekti necesaĵojn kaj animalojn por la kolonio. Ili informis al la hispanaj aŭtoritatoj ke ili navigas al Hindio.

 
Haveno Sankta Ludoviko (Dom Pernety, 1769).

La ekspedicio alvenis fine de Januaro 1764 al la plej ŝirma parto de profunda golfeto kiun ili nomigis kiel Franca Golfeto kaj esti poste renomata Berkeley Sound. Ili alteriĝis ĉe Haveno Ludoviko (Port Louis) nome laŭ Ludoviko la 15-a. Post konstruo de fortikaĵo koj setlejo oni celebris formalan ceremonion de ekposedon de la insularo la 5an de aprilo 1764, post kio Bougainville kaj Pernety revenis en Francion lasinte en la insularo 28 setlantojn. Ludoviko la 15-a formale ratifis la ekposedon la 12an de septembro 1764.[3] Bougainville revenis al la insuloj en Januaro de 1765 kun pliaj 53 setlantoj. Post mallonga restado ĉe Port Louis, Bougainville navigis al la Magelana Markolo, por akiri lignon por la kolonio. Li revenis en Marto kaj post unu monato, li denove navigis al Francio, lasinte setlintan kolonion de 79 setlantoj. La tria vizito de la ŝipo de Bougainville nome L'Aigle komence de 1766 alportis pliajn homojn kaj varojn, alportante al la kolonio ĉirkaŭ 130 homojn, sed Bougainville mem ne akompanis la ŝipon, ĉar li ricevis ordonon de la reĝo Ludoviko la 15-a veturi al Madrido por negoci la transmeton de la kolonio al Hispanio.[2]

Ĝis la 1760-aj jaroj Hispanio neniam estis montrinta intereson pri la Falklandoj kiuj ĝis tiam ankoraŭ eĉ ne havis hispanlingvan nomon, sed ili ja estis malpermesinta la Britojn formi kolonion tie en 1749. La Franca setlejo, tamen, estis vidita kiel strategia minaco kontruax la hispanaj interesoj en Sudameriko. La hispana registaro plendis, ke la insuloj estis laŭrajte hispanaj kaj en 1767 devigis al redonon de la franca setlejo al Hispanio. Eĉ se la franca kolonio estis de ne pli ol 150 homoj, pro financaj tialoj (Bougainville estis paginte la ekspediciojn) kaj diplomataj tialoj (Hispanio timis, ke la Falklandoj iĝus malantaŭa militbazo atakonta ties peruan oron), Bougainville ricevis ordonon de la franca registaro malmunti sian kolonion kaj vendi ĝin al Hispanio. Bougainville ricevis 200,000 frankojn en Parizo kaj pliajn 500,000 franckojn en Bonaero. Francio insistis, ke Hispanio plutenu la kolonion de Port Louis kaj tiele eviti, ke Britio postulu la insulan posedon kaj Hispanio konsentis.[3] La 31an de Januaro de 1767 ĉe Río de la Plata, Bougainville renkontis kun Felipe Ruiz Puente, estro de la fregatoj La Esmeralda kaj La Liebre (smeraldo kaj leporo) kaj futura guberniestro de la Falklandoj, por ekposedi la insulojn, kaj translokigi la francan populacion.

La francoj ne agnoskis superajn hispaniajn rajtojn al la insuloj sed la tiamaj francaj kaj hispanaj reĝaj familioj estis ligitaj pro la aparteno al la sama familio Burbonoj kaj Francio simple agadis laŭ la hispana premo. Bougainville mem ne kredis, ke Hispanio havas superan posedrajton kaj en 1800 li eĉ kontaktis kun Napoleono insiste al la franca postulo al la Falklandoj kaj al negocado konduke al la Paco de Amiens (1801).

En siaj memoroj, verkitaj en 1770, Bougainville plendis, ke la francoj estis fondintaj Port Egmont antaŭ la britoj kaj estis nominta ĝin “Port de la Croisade”. Multaj verkistoj kaj argentinoj kaj britoj sekvis tiujn plendojn. Tamen tiu aserto estis malprava ĉar la francaj neniam estis fondintaj Port Egmont. La hispanoj trovis Port Egmont en Februaro de 1770. La loko nomita de la francoj estis alia diferenca, nome Keppel aŭ Pebble Sound trovita en Aprilo/Majo 1766. Francoj konis Port Egmont la 4an de Decembro 1766, kiam la brita kapitano John MacBride vizitis Port Louis.[5] Bougainville verkis: Ne estis antaŭ 1766, kiam angloj sendis kolonion setliĝi en Port de la Croisade, kion ili nomis Port Egmont; kaj kapitano Macbride, de la fregato Jason, venis al nia setlejo la saman jaron, komence de Decembro. Li pretendis, ke tiuj partoj apartenas al lia Brita majesto, minacante la teron, se iu plu rifuzis tiun liberon, vizitis la guberniestron, kaj fornavigis denove la saman tagon.[6] MacBride agadis laŭ ordonoj de la Brita Admiralaro. Oni ordonis lin peti civitanojn de aliaj landoj (pace kun Britio), forlasi la insulojn, sed se ili ne faris ĝin, ne uzi perfortojn kontraŭ ili se ne estas memdefende.

Brita epoko

Britio en 1833 instalis mar-armean bazon kaj tiel demonstris sian pretendon; Argentino kontestis ilin kaj siavice pretendis la insularon. En 1837 Britio instalis kolonian administracion kun guberniestro.

Falklanda milito

Je la 2-a de aprilo 1982 argentinaj trupoj okupis la brite administratajn insulojn kaj tiel ekigis la Falklandan Militon. Britio sendis ŝiparon, kies trupoj alteriĝis sep semajnojn poste. Sekvis mallongaj, tamen mortigaj bataloj, kaj je la 14-a de junio Argentino cedis.

La brita ŝiparo suferis neatenditajn perdon, unue, ĉar ĝiaj aluminiaj ŝipoj (kiuj neniam antaŭe estis en batalo) ekbrulis pro raketaj pafoj, kaj due, ĉar Argentino posedis brit-devenajn batalilojn, kiujn la britaj defend-sistemoj agnoskis kiel proprajn.

Pro la milito mortis pli ol mil homoj. Sur la insularo restas garnizono, en 2002 ĉ. 1.700 soldatoj.

Aktualo

De 1985 la insuloj havas parlamenton el la guberniestro, la ĉefadministranto kaj ok deputitoj. En la ekonomio gravas bredado de ŝafoj kaj kaptado de fiŝoj. La ekstera komerco, kiu grandparte estas kun Britio, havas deficiton, kiu proksimas duonon de la malneta enlanda produkto. La insularo do estas ekonomie ne vivkapabla sen ekstera subteno. Ek de la fino de la 20-a jarcento Britio kaj Argentino kune ekspluatas proksimajn submarajn naftejojn. Tamen, komence de 2010 komenciĝis nova diplomatia disputo pri la esplorado de nafto en ĉirkaŭaj maroj fare de britaj kompanioj.

Demografio

 
Katedralo Christchurch, Stanley
 
Kampa setlejo

La loĝantaro estas 2.913, laŭ la censo de 2001. Plejmulto devenas el britaj koloniantoj, kaj parolas la anglan lingvon.

La loĝantoj alnomas sin insulanoj, sed estas tre ofta la alnomo "kelpers" (alganoj), laŭ klaso de algo kiu kreskas en la apudaj maroj.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. https://bertilow.com/lanlin/ameriko.html#FK
  2. 2,0 2,1 http://www.falklands.info/history/history2.html
  3. 3,0 3,1 3,2 The Falklands/Malvinas Case Breaking The Deadlock in the Anglo-Argentine Sovereignty Dispute | author = Roberto C. Laver | ISBN = 90-411-1534-X
  4. Essential Oceanic Expeditions from the beginning of Zoological binominal nomenclature until the 1950s. Arkivigite je 2016-03-31 per la retarkivo Wayback Machine; alirita: 1a Novembro 2010
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-26. Alirita 2012-11-10.
  6. http://ia600706.us.archive.org/31/items/VoyageAroundTheWorldByLewisDeBougainvilleIn1766-9/Bougainville_Voyage_Eng_Transcr_JFF.pdf |Voyage Around The World By Lewis De Bougainville In 1766-9

Eksteraj ligiloj