Falus(eca)a amanito, (Amanita phalloides) estas mortige venena basidiomiceta fungo, unu el multaj en la genus Amanita. Ĝenerale distribuita trans Eŭropo, sed nun aperas en aliaj partoj de la mondo, A. Phalloides formas ektomikorizan asocion kun diversaj foliarboj. En kelkaj kazoj, la amanito faluseca estis enkondukita al novaj regionoj kun la kultivo de ne-indiĝena specio de kverko, kaŝtano kaj pino. La grandaj fruktaj korpaj (ĉapelfungoj) aperas en somero kaj aŭtuno; ofte troviĝas blankverdeca ĉapelo kun blanka stipo kaj lameloj. Ĉapelkoloro varias, do ne estas tre fidinda identigilo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Faluseca amanito

Biologia klasado
Regno: Fungoj Fungi
Subregno: Dikarya
Filumo: Bazidiomicetoj Basidiomycota
Subfilumo: Agaricomycotina
Klaso: Agaricomycetes
Subklaso: Agaricomycetidae
Ordo: Agaricales
Familio: Amanitaceae
Genro: Amanito Amanita
Specio: Faluseca amanito
Amanita phalloides
(Vaill. ex Fr.) Link, 1833
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Morfologio redakti

Ĉapelo redakti

Diametro de 5 ĝis 15 cm, ĉe juna fungo estas konveksa, duonsfera, poste sonorilforma kaj fine etenda. Ĝia haŭto estas glata kaj la koloro estas blank-verda, oliveca, griz-verda aŭ brun-verda, ĉe la rando kutime pli hela, foje flaveta. La koloro de fungoj starantaj sub sunradioj aŭ pli aĝaj estas pala. La haŭto, se malseka, estas glueca, kaj estas facile deŝirebla, kiu onidire estas indiko de manĝebleco[1]., kvankam ĝi estas mortige venena fungo.

Stipo redakti

Alta ĝis 15 cm, larĝa ĝis 2 cm. Ĝi estas cilindroforma, ĉe la bazo troviĝas bulbo ĉirkaŭita de alta, disa ingo. La stipo estas blanka kun flav-verda tono. Ĝi havas klaran, pendantan, blankan aŭ flavan ringon. Super la ringo la stipo estas glata, sub ĝi troviĝas delikata skvamecaĵo, foje zigzaga.

Karno redakti

Blanka, ne ŝanĝas la koloron post rompo. Ĉe junaj fungoj ĝi havas delikatan odoron, ĉe maljunaj odoras simile al terpomo. Ĝi havas agrablan guston, laŭ supervivantoj.

Lameloj redakti

Densaj, blankaj, ĉe maljunaj fungoj iom flav-verdaj. Ĉe junaj fungoj ili estas nevideblaj, ĉar kovras ilin blanka ŝirmotavolo.

Sporoj redakti

Blankaj, glataj, elipsoidaj aŭ preskaŭ globaj. Ili grandas je 8 × 11 μm.

Distribuo redakti

La amanito faluseca estas indiĝena al Eŭropo, kie ĝi estas ofta.[2] Ĝi troviĝas plej norde en sudaj marbordaj regionoj de Skandinavio, plejokcidente ĝis Irlando, plej oriente ĝis Pollando kaj okcidenta Rusio kaj plejsude en Mediteranea regiono kaj en Maroko kaj Alĝerio en norda Afriko.[3][4] Ĝi ankaŭ aperas en arbaroj en norda Irano.[5]

Ĝi estas ektomikoriza simbiozo kun pluraj arbospecioj. En Eŭropo, ĉi tiuj inkluzivas foliarbojn kaj, malpli ofte, pinofitoj. Ĝi aperas plej ofte sub kverkoj, sed ankaŭ sub fagoj, kaŝtanoj, ĉevalo-kaŝtanoj, betuloj,karpenoj, pinoj kaj piceoj.[6] Aliloke, en landoj kie ĝi estis enkondukita, ĝi estas ĉefe asociata al tiuj ekzotaj arboj kun kiu ĝi asocius en ties natura gamo. Estas, tamen, indiko de A. phalloides asocianta kun cugoj kaj kun eŭkaliptoj en Tanzanio kaj Alĝerio kaj Leptospermum kaj Kunzea en Nov-Zelando, sugestanta ke la specio povas havi invadkapablon.[7] Ĝi povas havi ankaŭ estinta homfarite enkondukita al la insulo de Kipro, kie ĝi estis dokumentita frukti ene de avelkorilaj fruktarbaroj.[8]

Veneneco redakti

 

Por la homoj ĝi estas mortige venena. Ĝia ĉefa veneno estas amanitino, kiu damaĝas hepaton kaj renojn. La plej serioza komplikaĵo post manĝo de faluseca amanito estas hepatito, kiu ĉe 40-80% de manĝintoj kaŭzas morton[9]. Foje la sola ŝanco por travivi estas transplanto de la hepato.

Por multaj etaj bestoj, ekz. helikoj kaj insektoj, ĝi estas nedanĝera. Faluseca amanito estas danĝera pro sia delikata gusto kaj povas esti konfuzata kun aliaj, similaj fungoj[10][11]. Ĝi kaŭzas plejparton de profungaj mort-veneniĝoj en la tuta mondo. Jam 30 gramoj da ĝi povas esti mortiga dozo (granda faluseca amanito pezas ĉ. 60 gramojn).

Similaj specioj redakti

Nespertaj fungokolektantoj povas konfuzi falusecan amaniton kun rusuloj, citrona amanito, oranĝfungo kaj aliaj manĝeblaj fungoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Jordan & Wheeler, p.99
  2. (1974) “The distribution of macromycetes in Europe”, Dansk Botanisk Arkiv 30, p. 5–105. 
  3. Neville, Pierre. (2004) Amaniteae: Amanita, Limacella and Torrendia', Fungi Europaei (9). Alassio: Edizioni Candusso. ISBN 978-88-901057-3-9.
  4. Malençon, Georges. (1970) Flore des Champignons Supérieurs du Maroc I, Travaux de l'Institut scientifique chérifien et de la Faculté des sciences. Série botanique et biologie végétale (32). Rabat: Faculté des Sciences. OCLC 915096.
  5. Asef, M.R. 2009. Poisonous mushrooms of Iran. Iran-shenasi publishing.
  6. Tulloss, Rodham E.. Amanita phalloidea. Studies in the Amanitaceae. Alirita 2007-05-22.
  7. (July 2006) “Last chance to know? Using literature to explore the biogeography of and invasion biology of the death cap mushroom Amanita phalloides (Vaill. Ex Fr. :Fr) Link”, Biological Invasions 8 (5), p. 1131–1144. doi:10.1007/s10530-005-3804-2. 
  8. Loizides M, Bellanger JM, Yiangou Y, Moreau PA. (2018). Preliminary phylogenetic investigations into the genus Amanita (Agaricales) in Cyprus, with a review of previous records and poisoning incidents. Documents Mycologiques 37, 201–218.
  9. Muchomor sromotnikowy. Jakie są objawy zatrucia muchomorem?, Dziennik Zachodni
  10. Jak odróżnić grzyby jadalne od śmiertelnego muchomora, TVN24
  11. Litten, W. (March 1975). "The most poisonous mushrooms". Scientific American. 232 (3): 90–101. Bibcode:1975SciAm.232c..90L. doi:10.1038/scientificamerican0375-90. PMID 1114308.

Citataj Tekstoj redakti

  • Jordan, Peter; Wheeler, Steven (2001). The Ultimate Mushroom Book. London: Hermes House. ISBN 978-1-85967-092-7.