Federacia vojo 48

interregiona vojo en Germanio

La federacia vojo 48 - germane Bundesstraße 48 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas 126 kilometrojn tra la federacia lando Rejnlando-Palatinato. La plej norda punkto estas la urbo Bingen am Rhein, kie konektiĝas la federacia vojo borde de la rivero Rejno, kaj la plej suda la komunumo Pleisweiler-Oberhofen ĉe la urbo Bad Bergzabern ĉe la limo al Alzaco kaj Francio.

Federacia vojo 48
Bundesstraße
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 126 km
Landoj: Rejnlando-Palatinato
Mapo
Foto
la vojo ĉe Bad Kreuznach
la vojo ĉe Bad Kreuznach
la vojo ĉe Bad Kreuznach
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
Paso de strato
Map
vdr

Gravaj komunumoj survojaj estas Bretzenheim (konektiĝas la ), Bad Kreuznach, Bad Münster am Stein-Ebernburg, Rockenhausen, Winnweiler (konektatas la germana aŭtovojo ), Enkenbach-Alsenborn (konektatas la ), Hochspeyer (konektiĝas la ) kaj Annweiler am Trifels (konektiĝas la ). Fine ĉe Bad Bergzabern ankoraŭ konektiĝas la federacia vojo al Wissembourg - la lasta parto identas al la turisma Germana vinvojo.

ponto super la rivero Nahe ĉe Bad Münster am Stein-Ebernburg