Federacia vojo 38

interregiona vojo en Germanio
(Alidirektita el Germana federacia vojo 38)

La federacia vojo 38 - germane Bundesstraße 38 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas ĉ. 100 kilometrojn tra la federaciaj landoj Hesio, Baden-Virtembergo kaj Rejnlando-Palatinato. La plej nordorienta punkto estas la komunumo Roßdorf oriente de Darmstadt, kie la vojo konektatas al la federacia vojo 26 (kaj al Darmstadt okcidente, Dieburg kaj Aschaffenburg oriente) kaj la plej orienta estas la limtransirejo al Alzaco, do la limo al Francio, ĉe Wissembourg kaj Schweigen-Rechtenbach.

Federacia vojo 38
Bundesstraße
Ĝeneralaj informoj
Longeco: ĉ. 100 km
Landoj: Hesio,
Baden-Virtembergo,
Rejnlando-Palatinato
Mapo
Foto
la federacia vojo 38 en Mannheim
la federacia vojo 38 en Mannheim
la federacia vojo 38 en Mannheim
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
Paso de strato
Map
vdr

Gravaj komunumoj survojaj estas Reinheim, Fürth, Rimbach, Mörlenbach kaj Weinheim, kie la vojo por 7 kilometroj iĝas la "germana aŭtovojo A659". Post ĝi pluvojas tra Mannheim kaj Ludwigshafen en la metropola regiono Rhein-Neckar. Post interrompo estas plia parto ĉe Neustadt an der Weinstraße, kie ĝi enfluas la federacian vojon 39, kaj ankoraŭ plia parto inter Bad Bergzabern kaj la german-franca limo ĉe Wissembourg kaj Schweigen-Rechtenbach. En tiu lasta parto la vojo parte kongruas al la turisma Germana Vinvojo. En la informkesta mapo dekstre tiuj du vojaj truoj, kiuj nun ne plu konsideratas oficiala parto de la vojo 38, estas markitaj blue, dum la "normala" federacia vojo estas markita ruĝe.

la federacia vojo 38 apud Brensbach