Fehértó [fehErtO] estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Győr. La loknomo estas hungare: blanka-lago.

Bazaj informoj

redakti

La komunumo situas sur ebenaĵo for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero, laŭ traira flankovojo. La apudaĵo apartenas al Nacia parko Őrség-Hanság. Csorna troviĝas 13, Győr 26, Mosonmagyaróvár 27, Budapeŝto 147 km-ojn.

Historio

redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1368. En la vilaĝo kolĥozo funkciis inter 1945-1992.

En Fehértó migra poŝto servas.

Vidindaĵoj

redakti

La komunumo havas katolikan preĝejon. Apud la vilaĝo troviĝas lago Fehér, kie ĉiujare kunvenas ornitologoj.

Fontoj

redakti