Fenikso (gazeto)

(Alidirektita el Fen-x)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Fenikso estas membrogazeto de Esperanto Nederland, aperanta en Esperanto kaj la nederlanda.

Fenikso
revuo
Speco movada revuo
Formato A4
Periodeco dumonata

Lando  Nederlando
Urbo Rijswijk
Posedanto Esperanto Nederland
Publikigisto Flandra Esperanto-Ligo
Ĉefredaktisto Foppe-Klaas Hovinga
Kunredaktisto Andries Hovinga
Establodato 1994
Prezo senpaga por membroj
aŭ 20,00 EUR (nur por eksterlandanoj!)
ISSN 1384-6515

vdr

Enhavo redakti

Celante siajn membrojn, la gazeto de Esperanto Nederland raportas precipe pri Esperanto-kulturo en la lando: agadoj de la asocio, invitoj al aŭ raportaĵoj pri Esperanto-aranĝoj, recenzoj de libroj kaj revuoj, ligiloj al filmetoj rete. Estas ankaŭ leterkesto kaj nekrologo.

Kelkaj artikoloj aŭ fragmentoj de ili estas verkitaj en la nederlanda, ofte poemoj dukolumne prezentataj nederlande-Esperante.

Bonvenaj estas gazetartikoloj, bildoj, fotoj kaj informoj pri mencioj de Esperanto en radio kaj televido.

Historio redakti

Kiam en 1994 per fuzio de la antaŭaj organizaĵoj Nederlanda Esperanto-Asocio kaj Federacio de Laboristaj Esperantistoj ekestis nova tutlanda Esperanto-asocio de Nederlando, nomata unue ”Federacio Esperantista de Nederlando” (FEN), post iom da jaroj simpligite Esperanto Nederland, la nova asocio instalis dumonatan asocian gazeton, kiun interalie ricevas ĉiuj asociaj membroj.

Komence, de 1994 ĝis almenaŭ 2010, la gazeto nomiĝis FEN’X (prononco [FENiks]), kiel aludo al la origina asocia mallongigo FEN kaj al la mitologia birdo Fenikso, kiu ĉiun kvinan jaron brulas kaj rejuniĝinta leviĝas el sia cindro. De plej malfrue la jaro 2014 ĝi simple nomiĝas Fenikso.

Eksteraj ligiloj redakti