Ferenc Benedek (juristo)

Ferenc Benedek, laŭ hungarlingve kutima nomordo Benedek Ferenc estis hungara juristo, altlerneja instruisto.

Ferenc Benedek
Ferenc Benedek
Ferenc Benedek
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1926 (1926-01-30)
en Ozmánbük
Morto 15-an de februaro 2007 (2007-02-15) (81-jaraĝa)
en Pécs
Lingvoj latinaitalahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Pécs
Subskribo Ferenc Benedek (juristo)
Infano 1
Okupo
Okupo universitata instruisto • advokato • historiisto de juro
vdr

Ferenc Benedek[1] naskiĝis la 30-an de januaro 1926 en Ozmánbük, li mortis la 15-an de februaro 2007 en Pécs.

Biografio redakti

Ferenc Benedek maturiĝis en premonstrata gimnazio en Szombathely en 1944, poste li studis jaron en teologia altlernejo en la sama urbo, fine li akiris juran diplomon en Universitato de Pécs en 1951. Li instruis en la universitato inter 1951-2006 kiel komence asistanto, inter 1955–1964 lektoro, docento (1964–1978), katedrestro (1964-1996), profesoro (1978–1996), fine emerita profesoro. Li estis ankaŭ vicdekano (1975–1978) kaj dekano (1978–1981). Li esploris en Romo en 1961 kaj li studvojaĝis al eŭropaj universitatoj inter 1961-1983, kie li ofte prelegis. Intertempe li kandidatiĝis en 1969 ĉe Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premiojn inter 1967-2002. Li edziĝis en 1962, lia edzino naskis filon en 1966.

Liaj disertaĵoj redakti

  • Jogalap nélküli gazdagodás a római jogban (1968)

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A iusta causa traditionis a római jogban (1959)
  • A senatus consultum Silanianum (1963)
  • Pflege und Literatur des römischen Rechts in Ungarn seit 1945 (1970)
  • A senatusconsultum Macedonianum célja és keletkezési körülményei (1975)
  • Zur Frage des „diabolischen Beweises” (1983)
  • Római magánjog. Dologi és kötelmi jog. (studenta lernolibro, 1993; 1995)
  • A felbujtó és a bűnsegéd a római büntetőjog forrásaiban (2004)
  • Római magánjog (kunaŭtoro, 2019)

Memorigiloj redakti

  • jura biblioteko de Universitato de Pécs portas la nomon Benedek Ferenc ekde 2007

Fontoj redakti

Referencoj redakti