Ferenc Kulin, laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Kulin Ferenc Miklós estas hungara kritikisto, literaturhistoriisto, publikigisto, redaktoro, parlamentano, altlerneja instruisto, membro de Hungara Arta Akademio (koresponda inter 2019–2023, poste ordinara). Lia parenco estis György Kulin.

Ferenc Kulin
Ferenc Kulin
Ferenc Kulin
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1943 (1943-10-27) (80-jaraĝa)
en Pomáz
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • universitata instruisto • politikistoredaktoro
vdr

Ferenc Kulin[1] naskiĝis la  27-an de oktobro 1943(nun 1943-10-27) en Pomáz.

Biografio redakti

Ferenc Kulin maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1961, poste li laboris 2 jarojn, pli poste li akiris pedagogian diplomon (MSc) en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1968. Post la diplomo li instruis 2 jarojn en gimnazio de Pásztó, pli poste en la universitato ĝis 2007, sed li estis ankaŭ redaktoro ĝis 1990. Intertempe li doktiriĝis en la universitato en 1974, baldaŭ li akiris sciencan gradon (Ph.D.) en 1997.

Inter 1970-1988 li estis membro de Hungara Socialista Laborista Partio, tamen lia redaktora laboro ligiĝis al kvazaŭopozicia revuo kaj ekde 1987 li partoprenis en kunvenoj de la kvazaŭlegala opozicio. Inter 1990–1998 li estis parlamenta deputito. En 1999 li ekinstruis en rango docento en Kalvinana Universitato Gáspár Károli, kie li estis dekano inter 2005-2008. Inter 2013–2020 li estis ĉefredaktoro ĉe revuo.

Li edziĝis en 1971, lia edzino naskis 4 gefilojn en 1977, 1979, 1980 kaj 1987. Li ricevis premiojn inter 1980-2019.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Esztétikai elvek és politikai dilemmák a népi írói mozgalom történetében (disertaĵo)
  • Aster (kunaŭtoro, romano, 1971)
  • Hódíthatatlan szellem. Dózsa György és a parasztháború reformkori értékeléséről (studo, 1982)
  • A tét (intervjuoj, eseoj, 1994)
  • Készenlét (2008)
  • Küldetéstudat és szerepkeresés: irodalom- és eszmetörténeti tanulmányok (monografio, 2012)

Fontoj redakti

Referencoj redakti