Ferenc Modrovich
Ferenc Modrovich [modroviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Modrovich Ferenc estis hungara inĝeniero, profesoro.
Ferenc Modrovich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de aprilo 1887 en Magyaróvár |
Morto | 15-an de julio 1947 (60-jaraĝa) en Sopron |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | forestry engineer (en) universitata instruisto |
Ferenc Modrovich [1] naskiĝis la 28-an de aprilo 1887 en Magyaróvár, li mortis la 15-an de julio 1947 en Sopron.
Biografio
redaktiFerenc Modrovich studis en Minada kaj Arbarkultura Altlernejo de Selmecbánya inter 1905 kaj 1909, poste li faris la kutimajn ekzercajn laborojn en reĝa arbaro de Besztercebánya. Li akiris diplomon en 1911, poste li laboris plu en la reĝa arbaro jam kiel inĝeniero. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato, li okupiĝis pri konstruadoj de fervojoj, pontoj, tuneloj por la armeo. Post la mondomilito li laboris en la agrikultura ministerio, sed lia ĉefa tasko estis konstrui arbaran fervojon en Bükk. En 1923 li estis nomumita katedrestro en Minada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron) en instrua rango eksterordinara profesoro (post 4 jaroj ordinara publika profesoro). Li estis dekano en la lernojaroj 1932, 1933, 1941, 1945. En 1944 li establis grundomekanikan laboratorion.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Erdészeti szállítóberendezések. I. Út-vasútépítéstan (I – II.) (1929, 1921)
Memorigiloj
redakti- busto (2001) en Sopron