RADÓ Ferenc (rado:) estis rumanuja hungara matematikisto. Li naskiĝis en Temeŝvaro la 21-an de majo 1921 kaj mortis en Kluĵo la 27-an de novembro 1990.

Ferenc Radó
Persona informo
Naskonomo Francisc Radó
Naskiĝo 21-an de majo 1921 (1921-05-21)
en Timișoara
Morto 27-an de novembro 1990 (1990-11-27) (69-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Kluĵo 46° 45′ 30″ Nordo 23° 35′ 45″ Oriento / 46.75837 °N, 23.595939 °O / 46.75837; 23.595939 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj rumanahungaraangla
Ŝtataneco Rumanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater "King Ferdinand I" University (en) Traduki (1944–1946)
Universitato Politeknika de Bukareŝto (1939–1940)
Universitatea Babeș-Bolyai - doktoreco (–1959) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo matematikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio

redakti

Ferenc Radó finis la Judan Liceon en sia naskiĝurbo (1939), li akiris diplomon de matemtikinstruisto en Universitato de Kluĵo (1945). Li instruis en mezlernejo kaj en altlernejo pedagogia en sia naskiĝurbo, pli poste ekde 1950 li instruis en Universitato Bolyai, respektive en Universitato Babeş-Bolyai ekde 1968 ĝis sia pensiuliĝo kiel universitata profesoro (1985). Li estis samtempe ĉefkunlaboranto ankaŭ de la Instituto de Kalkulo de Kluĵo. Li doktoriĝis en 1958. Li estis gastprofesoro de la University of Waterloo de Kanado (1969-70), redakcikomisiano de la fakrevuoj de Bazelo Journal of Geometry kaj Aequationes Mathematicae.

Verkoj

redakti
  • Analitikus geometria (universitata lernolibro, Kv. 1954, 1958);
  • Lecţii de nomografie (kunulaŭtoro L. Bal, 1956);
  • Analitikus geometriai példatár (universitata lernolibro, kun Pál Szilágyi, Kv. 1958);
  • Feladatgyűjtemény középiskolai matematikai körök számára. I-II. (kun Vilmos Cseke kaj Ernő Kiss , 1957, 1959);
  • Geometrie (kunulaŭtoro G. Galbură, 1979);
  • A geometria mai szemmel (kun Béla Orbán, Kv. 1981);
  • Matematikai kislexikon (kunulaŭtoro, 1983).