Ferenc Raichle
Ferenc Raichle [rajĥle], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plennome Raichle József Ferenc estis hungara arkitekto, instruisto. Lia familia nomvarianto estis Raichl.
Ferenc Raichle | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 23-an de februaro 1869 en ![]() |
Morto | la 12-an de aprilo 1960 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Ferenc Raichle[1] naskiĝis la 23-an de februaro 1869 en Apatin (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempe en Serbio), li mortis la 12-an de aprilo 1960 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Ferenc Raichle akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1891, poste li pasis 2 jarojn en Berlino. Hejmenveninta li vivis iomete en Budapeŝto kaj Szeged. Intertempe li edziĝis kaj translokiĝis al Szabadka. Li konatiĝis kun Gyula Pártos, kiu enkondukis lin al la secesia stilo. Post sukcesoj li vivis luksa, tial li bankrotiĝis en 1906 kaj translokiĝis al Szeged, kie li denove estis sukcesa arkitekturo. Post la 1-a mondmilito li translokiĝis al Budapeŝto, kie li ne faris iujn ajn gravajn projektojn por la resto de sia vivo.
Elektitaj planitaj konstruaĵojRedakti
- gimnazio en Szabadka (1896-1900)
- feriejo en Palics (1900)
- propra palaco en Szabadka (1903, nun muzeo)
- katolika preĝejo en Topolya (1903-1904)
- palaco Shäffer (1907) en Szeged
- palaco Móritz (1909-1910) en Szeged
- propra palaco (Raichle) (1909-1910) en Szeged
- palaco Gróf (1912-1913) en Szeged