Baĉka Topola
Bazaj informojRedakti
Bačka Topola, (baĉka topola) ankaŭ kroate; serbe Бачка Топола, hungare Topolya (topoja) estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Bačka. Ankoraŭ 22 vilaxoj apartenas al la municipo.
- Areo: km²
- Loĝantaro: 16 600
- Poŝtkodo: 24300
- Telefonprefikso: +381 24
SituoRedakti
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Subotica-Novi Sad, fine laŭ ĉefvojo Sombor-Senta.
HistorioRedakti
La hungaraj triboj okupis la Karpatan basenon en 895, tiu regiono estis tre konvena por ili. La turkoj okupis la tutan regionon post la mezepoko, post ĉirkaŭ 150 jaroj ĝi apartenis al Habsburga Imperio. En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la urbon kaj kun okupitaj regionoj de Pécs kaj aliaj ili proklamis respublikon. Ekde 1920 ĝi apartenis al SHS, ekde 1929 kiel Jugoslavio. Inter 1941-1944 la hungara armeo okupis la regionon.
FamulojRedakti
En la iama Topolya naskiĝis:
- hungara juristo Salamon Beck
- hungara pentristo József Ács.
En Baĉka Topola naskiĝis:
- Erzsébet Bakay, hungara tekstilartisto
- Félix Lajkó, hungara-cigana muzikisto
EsperantistojRedakti
ĜemelurbojRedakti
- Herceg Novi, Montenegro
- 5-a distrikto de Budapeŝto, Hungario
- Kiskunmajsa, Hungario
- Rožňava, Slovakio
- Szentes, Hungario
- Gyergyószentmiklós, Rumanio