Ferenc Sávoly [ŝAvoj?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sávoly Ferenc estis hungara meteologiisto, profesoro, instruisto, pastro, muzeestro.

Ferenc Sávoly
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1870 (1870-04-29)
en Elemir
Morto 16-an de majo 1938 (1938-05-16) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Óbuda Cemetery
Okupo
Okupo meteologo
vdr

Ferenc Sávoly [1] naskiĝis la 29-an de aprilo 1870 en Hungara reĝlando en Alsóelemér (nuntempa Elemir en Serbio). Li mortis la 16-an de majo 1938 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Sávoly frekventis gimnazion en Nagybecskerek, poste li plulernis por esti pastro en Temeŝvaro. Komence li estis simpla pastro, poste instruisto en Versec. Li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1906, poste li eklaboris en la meteologia instituto en Budapeŝto. En 1919 li fondis novan branĉon en la instituto pri meteologio rilate al agrikulturo. Inter 1925 kaj 1934 li instruis klimaton en Reĝa Teknika Universitato József. En 1927 li estis nomumita privata profesoro. Li estis ankaŭ vicmuzeestro en 1927, muzeestro en 1936. En la sekva jaro li pensiuliĝis pro malsano.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A levegőnedvesség higienikus jelentősége (1906)
  • Sur les conditions de l'apparition du inildiou en Hongrie (1914)
  • Az Alföld fásításától és öntözésétől a mezőgazdaság terén várható bioklimatikus értéknövelésről (1920)

Fontoj redakti