Ferenc Somogyi [ŝomodji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Somogyi Ferenc estas hungara politikisto, ministro, diplomato.

Ferenc Somogyi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1945 (1945-09-01)
en Hartkirchen
Morto 30-an de marto 2021 (2021-03-30) (75-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto vd
Partio Hungara Socialista Partio vd
Profesio
Okupo diplomatopolitikisto • entreprenisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ferenc Somogyi [1] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 1-an de septembro 1945 en Aŭstrio en Hartkirchen.

Biografio redakti

Ferenc Somogyi abiturientis en Budapeŝto en 1964, poste li frekventis Ekonomian Universitaton pri Marx Károly inter 1964 kaj 1968. Li plulernis en politika altlernejo inter 1975-1979, dume li doktoriĝis el mondekonomio en 1977.

Li komencis labori en ministerio pri eksteraj rilatoj en 1968, post jaroj li laboris en diversaj ambasadorejoj (ekzemple en Niĝerio, UNO, Usono). En 1986 li ricevis la rangon eksterordinara kaj mandathava ambasadoro. Inter 1989-1991 kaj 1994-1996 li estis subministro. En Unua Kabineto Gyurcsány li estis ministro pri eksteraj rilatoj (2004-2006). En la 1990-aj jaroj kaj ankaŭ poste foje li laboris en diversaj firmaoj.

Li ricevis 4 premiojn. Li edziĝis dufoje, resume li havis 3 gefilojn.

Fontoj redakti