Fernando de Rojas (* inter 1461 kaj 1476; † 1541) estis hispana juristo kaj verkisto de la malfrua mezepoko.

Fernando de Rojas
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1464 (1464-11-30)
en La Puebla de Montalbán
Morto 31-an de marto 1541 (1541-03-31) (76-jaraĝa)
en Talavera de la Reina
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Salamanko vd
Profesio
Okupo urbestroadvokatoverkisto vd
Aktiva en Hispanio vd
Verkado
Verkoj La Celestina vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis inter 1461 kaj 1476 en La Puebla de Montalbán (Toledo). En 1488 Rojas iris al Salamanko (Salamanca), kie li studis juron, latinan, filozofion kaj aliajn fakojn. De 1507 li vivis en Talavera, laborinte kiel juristo. En 1538 li fariĝis urbestro de la urbo. La familio de Rojas origine estis juda, probable lia avo konvertiĝis al kristanismo. En Talavera li ankaŭ ekkonis sian estontan edzinon Leonor Alvárez de Montalbán, originante same el konvertita familio. Kune ili havis sep infanojn, aŭ eĉ pli multajn, sed nur sep ĝisvivis plenkreskiĝon.

De Rojas kiel verkisto oni nur konas la tragikomedion "La Celestina", publikigitan unuan fojon en 1499 sub la nomo "Comedia de Calisto y Melibea".