Fervojlinio Havlíčkův Brod - Kúty

Fervojlinio Havlíčkův Brod - Kúty estas ĉeĥa fervoja elektrizita linio de Havlíčkův Brod al Kúty. Longeco de tiu ĉi linio en Ĉeĥio estas 191 km[1]. La linio estas parto de unua fervoja koridoro de Děčín al Břeclav. En trajnhoraro tiu ĉi linio havas numeron 250. Tiu ĉi linio havas tri partojn:

  • Břeclav - Kúty
  • Břeclav - Brno
  • Brno - Havlíčkův Brod
Břeclav–Kúty
Linio laŭ kurslibro SŽDC: 250
Listo laŭ kurslibro ZSSK: 110
Linia longeco:18,398 km
Ŝpuro: 1435 mm (Normala ŝpuro)
Linia klaso: D3 (2006)
Kurenta sistemo: 25 kV / 50 Hz ~
Maksimuma rapideco: 120 km/h
de Vieno
de Hrušovany nad Jevišovkou
Nova traso de 1929
Dyje (Thaya)
0,000 Břeclav pli frue Lundenburg 160 m
al Brno hl.n. kaj al Bohumín (–Krakow)
(5,28) Fino de nova traso
Svodnice
7,806 Lanžhot pli frue Landshut 160 m
Kyjovka
11,475
74,386
Moravo (Ŝtatlimo ĈeĥioSlovakio)
71,717 Brodské pli frue Broczko
de Skalica
67,463 Kúty pli frue Jókút
al Devínska Nová Ves (–Bratislava)
al Trnava (km 0)
Parto de linio apud Kuřim
Ponto de paco apud Dolní Loučky

Historio redakti

Parto Břeclav - Kúty redakti

Tiu ĉi parto estis finkonstruita en jaro 1900, tiam ankoraŭ kiel loka linio. De jaro 1918 tiu ĉi linio iĝis parto de ĉefa fervojlinio de Prago al Bratislava. Tiam oni aldonis duan relon. En jaro 1967 estis tiu ĉi parto elektrizita.

Parto Břeclav - Brno redakti

Tiu ĉi parto estis finkonstruita en jaro 1839, kiam estis ebligita trajna konekto de Vieno al Brno. En jaro 1936 estis aldonita dua relo kaj maksimuma rapideco de trajnoj tiam estis 120 km en horo kaj 130 km en horo por motortrajno Slovenská strela. En jaro 1967 estis tiu ĉi parto elektrizita. Dum 90-aj jaroj estis linio denove rekonstruita kaj de tiam la maksimuma rapideco estas 160 km en horo.

Parto Brno - Havlíčkův Brod redakti

Brno kaj Havlíčkův Brod havis trajnan konekton jam en komenco de 20-a jarcento. En jaro 1885 estis konstruita regiona linio de Brno al Tišnov. En jaro 1898 estis finkonstruita linio de Havlíčkův Brod al Žďár nad Sázavou, kiu estis en jaro 1905 plilongigita al Tišnov. Tiu ĉi plilongigo ĝis hodiaŭ daŭre estas uzata, sed kiel linio 251 tra Nové Město na Moravě. En 30-aj jaroj oni planis konstrui novan linion de Prago al Brno. Tiam oni kalkulis kun uzado de jam ekzistanta linio de Kolín al Havlíčkův Brod, kiu de tiu tempo estus du-rela. Pro komenco de dua mondmilito ja estis planoj nuligitaj. La konstruado de nova konekto inter Prago kaj Brno do daŭris de jaro 1948, en decembro 1953 estis finkonstruita nova unu-rela linio inter Žďár nad Sázavou kaj Tišnov tra Křižanov, kie estis konektita linio de Velké Meziříčí. Dua relo estis finkonstruita en jaro 1958, elektrizita estis la linio en de novembro 1966. Kelkaj partoj inter Havlíčkův Brod kaj Brno tiam estis anstataŭgitaj, sed restoj de linioj oni povas sur pluraj lokoj ĝis nun vidi. Tiu ĉi nova linio servis kiel plej grava fervojlinio inter Prago kaj Brno, tiun ĉi linion uzis ekspres trajnoj, en 90-aj jaroj ankaŭ EuroCity trajnoj. Maljam de rekonstruado de fervojlinio Brno - Česká Třebová estas tiu ĉi linio malpli grava kaj malpli rapida. Tamen, en kazo de iuj problemoj je linio Brno - Česká Třebová, ĝi servas kiel ĉirkaŭvojo.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti