Filoj de Kornvalo – La Partio por Cornwall Mebyon Kernow – The Party for Cornwall (MK; la kornvala por Filoj de Kornvalo[1]) estas kornvala naciisma, centro-maldekstra politika partio en Kornvalo, Britio. Ĝi ĉefe kampanjas por malcentrigo (angle: devolution) por Kornvalo en la formo de Kornvala Asembleo, krome por socialdemokratio kaj ekologia protekto.

Filoj de Kornvalo
emblemo
partio
Komenco 6-a de januaro 1951 vd
Antaŭe Liberala Partio vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo St Columb Major
Ideologio

Kornvala naciismosocialdemokrationaturprotektismoregionismoprogresismoporeŭropismo

Membro de Eŭropa Libera Alianco vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Filoj de Kornvalo
kornvale Mebyon Kernow
angle The Party for Cornwall
Emblemo de Filoj de Kornvalo
partio
Lando  Kornvalo
Estro Dick Cole
Fondiĝo 1951
Lingvo(j) Angla
Kornvala
Koloro(j) ora, nigra kun blanka
Ideologio Socialdemokratio, kornvala naciismo
Ĉambro de Komunuloj (angle: House of Commons) kornvalaj sidoj
0 / 6
Konsilio de Kornvalo (angle: Cornwall Council)
4 / 123
Retejo www.mebyonkernow.org
vdr
Mebyon Kernow.

MK estis formita kiel premgrupo en 1951 kaj enhavis aktivulojn kaj politikistojn de diversaj politikaj partioj kiel membroj. Ĝia unua gvidanto estis Helena Charles. Ĝia unua gajno en voĉdonado estis en 1953, dum loka balotado. Ĝiaj membroj iris kiel sendependuloj tiam. En la 1970-aj jaroj ĝi fariĝis plenkreska politika partio kaj ekde tio ĝi havis kandidatojn en balotadoj por Westminster kaj por la Eŭropa Parlamento, krome por loka registaro en Kornvalo.

La partio estas membro de la Eŭropa Libera Alianco kaj havas amikajn kunligojn kun la Partio de Kimrujo, la Skota Nacia Partio kaj la Bretona Demokrata Unuiĝo. Ĝi nuntempe havas kvar elektitajn konsilistojn en la Konsilio de Kornvalo kaj 27 urbajn kaj municipajn konsilistojn. La nuna gvidanto estas Dick Cole.

Organizaĵo redakti

Mebyon Kernow estas administrita ĉiutage de 20-membra Nacia Kadro, kiu inkluzivas la gvidantaran teamon, politikajn proparolantojn kaj lokajn partireprezentantojn.

Oficuloj redakti

  • Partiĉefo kaj oficulo por kampanjoj: Konsilanto Dick Cole
  • Kandidatiganta oficulo: Konsilanto Phil Rendle
  • Kasisto: Konsilanto Andrew Long
  • Administra oficulo: Pete Dudley
  • Socia amaskomunikilara oficulo: Robert Simmons
  • Reteja oficulo: Niall Curry[2]

Estroj de lokaj filioj redakti

  • Camborne kaj Redruth: Konsilanto Stuart Cullimore
  • North Cornwall: Paul Ellis
  • Sudorienta Kornvalo: Konsilanto Andrew Long
  • St Austell kaj Newquay: Konsilanto Matt Luke
  • St Ives: Konsilanto Phil Rendle
  • Truro kaj Falmouth: Alan January

Proparolantoj redakti

  • Konsilanto Dick Cole – Domaro kaj Planado
  • Konsilanto Stephen Richardson – Publikaj Servoj
  • Konsilanto Phil Rendle – Konstituciaj Aferoj
  • Konsilanto Loveday Jenkin – Medio
  • Konsilanto Andrew Long – Ekonomio
  • Konsilanto Stuart Cullimore – Socia Justeco
  • Konsilanto Tamsin Williams – Infanoj, Edukado kaj Familioj[3]

Politikaro redakti

En julio 2000 Mebyon Kernow eldonis la "Deklaro[n] por Kornvala Asembleo", asertante:

"Kornvalo estas distinga regiono. Ĝi havas klare difinan ekonomian, registaran kaj socian profilon. La unika identeco de Kornvalo spegulas sian keltan karakteron, kulturon kaj ĉirkaŭaĵon. Ni deklaras ke la popolo de Kornvalo estos servita la plej bone por sia estonta regado per kornvala regiona asembleo. Ni tial devoligi nin mem al starigi la Cornish Constitutional Convention ("kornvala konstitucia kunveno") intence de akiri devoluatan Kornvalan Asembleon."

Tri monatojn poste la Cornish Constitutional Convention estis tenita kun la celo starigi devoluatan asembleon. Dum malpli ol du jaroj, la peticio de Mebyon Kernow allogis la subskribojn de super 50,000 homoj petantaj referendumon sur Kornvala Asembleo, kiu estas iom pli ol 10% el la totala kornvala balotantaro. Delegacio inkluzivanta gvidanton de MK Dick Cole, Liberalan Demokratan parlamentanon por West Cornwall Andrew George kaj reprezentantojn de la kunveno (Bert Biscoe, Richard Ford, David Fieldsend kaj Andrew Climo) prezentis la deklaron al 10 Downing Street (k.e. la oficejo kaj ofica domo de la brita ĉefministro) la merkredon 12-an de Decembro 2001.[4]

 
Bildo de la peticio por Kornvala Asembleo, elde Mebyon Kernow.

Kornvalo apartenas al la South West Regional Assembly kaj la South West Regional Development Agency (SWRDA) registaro por ekonomia evoluado, domaro kaj strategia planado. La aserto de MK estas ke la sud-okcidenta areo de tiuj organizoj estas artefarite trudita granda regiono kaj nenatura.[5][6] Mebyon Kernow deziras disigi la SWRDA en malgrandaj distriktaj areoj kaj efektivigi Cornish Regional Development Agency.

Historio redakti

 
Daphne du Maurier, romanverkisto, estis subtenanto de Mebyon Kernow.

MK estis fondita kiel premgrupo sur 6 januaro 1951 ĉe kunveno ĉe la Oates Temperance Hotel en Redruth.[7] Helena Charles estis elektita kiel la unua ĉefo de la organizo. Ĉe la unua kunveno, MK adoptis la sekvajn celojn:

  1. Studi lokajn kondiĉojn kaj provi rimedi iujn ajn kiuj povas esti malhelpaj al la plej bonaj interesoj de Kornvalo per la kreo de publika opinio aŭ alia rimedo.
  2. Propagi la kornvalan lingvon kaj literaturon.
  3. Instigi la studon de kornvala historio el kornvala vidpunkto.
  4. Per memscio progresigi la akcepton de la ideo de la kelta karaktero de Kornvalo, unu de la ses keltaj nacioj.
  5. Eldoni broŝurojn, broadsheet-ĵurnalojn, artikolojn kaj leterojn en la Gazetaro kiam ajn eblas, antaŭenigante la menciitajn celojn.
  6. Aranĝi koncertojn kaj amuzaĵojn kun kornvala-kelta eco per kiuj ĉi tiuj celoj povas esti plu antaŭenirita.
  7. Kunlabori kun ĉiuj socioj koncernitaj pri konservi la karakteron de Kornvalo.

En septembro 1951 MK oficiale eksubtenis mem-registadon por Kornvalo kiel parto de, tion ili esperis tiam, federala Britio. MK gajnis sian unuan sidlokon sur loka nivelo ĉe la urba konsilio de Redruth-Camborne en 1953.

Dum la 1950-aj jaroj kaj 1960-aj jaroj, MK esence estis politika premgrupo anstataŭ vera politika partio. Membroj kapablis aliĝi aliajn politikajn partiojn ankaŭ. Tamen, la 1970-ajn jarojn la grupo evoluis en pli kohera kaj unuiĝita organizo. Dum ĉi tiu jardeko, MK komencis konkuri por parlamentaj sidlokoj en Westminster krom lokaj registaraj sidlokoj. La 28-an de Majo 1975 James Whetter forlasis MK formi la Kornvalan Naciisman Partion, kiu kampanjis por plena kornvala sendependeco.

La partio nuntempe priskribas sian ismon kiel bazita sur estante: "kornvala, verda, maldekstra de centro, discentrisma." Mebyon Kernow estas membro de la Eŭropa Libera Alianco kaj, kvankam ĝi ne partoprenis al Eŭropajn Parlamentajn voĉdonadojn en 1999, 2004 aŭ 2015, ĝi havis ses kandidatojn por la 2009-a Eŭropa balotado.[8] Ĝi ne gajnis ajn eŭropajn sidlokojn. La partio havas intimajn kunligojn kun la Partio de Kimrujo inkluzive de ĝemela aranĝo kun la filio en Blaenau Gwent de la Plaid Cymru kaj malplu proksime kun la SNP.

Daphne du Maurier, la romanisto, estis foje ano de Mebyon Kernow, kiel Andrew George, la eksa Liberala Demokrata parlamentano; li ankoraŭ restas aproba pri multaj kornvalaj aferoj, sed estas ne jam membro de la politika partio.

MK havis balotadan partnerecon kun la verduloj en la 2005-a Westminster-a voĉdonado. La partio ne konkuris por la distrikto de St Ives por fari spacon por la kandidato de Verda Partio kaj, reciprokante, la verduloj ne konkuris kontraŭ MK en iuj ajn de la aliaj kvar kornvalaj distriktoj. Mebyon Kernow ja partoprenis por ĉiu sidloko en Kornvalo en la 2010-a ĝenerala balotado.

Tri kandidatoj de Mebyon Kernow estis elektitaj al la lastatempe formita Konsilio de Kornvalo en 2009. Andrew Long por Callington, Stuart Cullimore por Camborne South kaj Dick Cole estis elektita por St Enoder.[9] En 2010 sendependa konsilisto, Neil Plummer, aliĝis la MK-an grupon.[10] Eksa partiestro Loveday Jenkin estis elektita en lasta 2011 en kromvoĉdonado en Wendron.[11] Longe servanta Liberala Demokrata konsilanto Tamsin Williams membriĝis Mebyon Kernow en 2012, pliigante la nombron de MK-aj Kornvalaj Konsilistoj al 6 kaj la nombron de urbaj konsilistoj en Penzance al 2.

En Aŭgusto 2008 la MK-a vicgvidanto, Conan Jenkin, esprimis la subtenon de Mebyon Kernow por farota leĝa defio de la grupo Cornwall 2000 pri la ekskludo per Britia Registaro de la kornvalanoj[2] el la Kadra Kunveno por la Protekto de Naciaj Malplimultoj. Cornwall 2000 bezonis montri ke ili eluzis ĉiujn enlandajn leĝajn kanalojn, havante la kazon senprokraste malakceptitan de la High Court[3], la Appeal Court[4] kaj la House of Lords, antaŭ la kazo eblas metita al la Eŭropa Tribunalo de Homaj Rajtoj. Mebyon Kernow petis la subtenon de ĉiuj siaj membroj por ĉi tiu leĝa ago. Tamen la financon malsukcesis sufiĉi la postulatan celon de £100,000 ĉe la fino de Decembro 2008, ricevinta nur super £33,000 en promesoj, kaj la plano estis forlasita.

En 2011 konsilanto Andrew Long estis invitita de Aare Heinvee, estona parlamentano de la Reformierakond (Reforma Partio), viziti la estonan Parlamenton. Li diris ke ĝi estis "granda ŝanco vidi kiel malgrandan nacion povas administri ĝiajn proprajn aferojn dum estanta egala kaj aktiva parto de pli larĝa Eŭropo[12]."

Devonvalo redakti

En 2011, MK eldonis komunikaĵon dirantan ke ĝi akuzis la Konservisman/Liberalan Demokratan Koalicion trakti Kornvalon kun "absoluta malestimo" rezulte de la Parliamentary Voting System and Constituencies Bill, kiu celas egaligi la grandecon de distriktoj.[13][14] Ŝanĝo al la leĝpropono de Lord Teverson, kiu estus certiginta ke "ĉiuj partoj de Kornvalo kaj la Insuloj Scilly devas esti inkluzivita en distriktoj kiu estas tute en Kornvalo kaj la Insuloj Scilly", estis venkita kun 250 kontraŭ 221 voĉdonoj en la House of Lords. 95% el la antaŭe menciitaj partioj malakceptante ĝin. Tio ĉi estis malgraŭ promesoj dum la balotado en 2010 el ambaŭ partioj dirante ke ili subtenos Kornvalon. MK deklaris ke ĉefministro David Cameron kaj vicĉefministro Nick Clegg "elpensis la leĝproponon por breĉi la teritorian integrecon de Kornvalo."[15] S-ro Cameron respondis al koncernoj pri la "Devonvalo" distrikto per deklari ke "Ĝi (la rivero inter Kornvalo kaj Devon) estas la Tamar, ne la Amazono, for Heaven's sake"; movo kiu estis legita en la gazetaro kiel indiko de lia plano por ne oponi la fuzion de la distriktoj en Devon kaj Kornvalo.[16]

Protestoj estis planataj en Saltash, ĉe la historia limo inter Devon kaj Kornvalo ekde la 10-a jarcento. Adam Killeya, la urbestro de Saltash kaj la ĉefo de la Keep Cornwall Whole kampanjo, diris pri la landlimo ke ĝi estis "antikva kaj distinga" kaj ke la plejparto de homoj deziris konservi tiun statuson.[17] Tamen la kampanjo estis sensukcesa kaj la ŝanĝo povas iri antaŭen.[18]

MK bonvenigis planojn por prokrasti Devonvalon.[19]

Partiĉefoj redakti

  • Helena Charles (1951–1957)
  • Major Cecil Beer (1957–1960)
  • Robert Dunstone (1960–1968)
  • Len Truran (1968–1973)
  • Richard Jenkin (1973–1983)
  • Julyan Drew (1983–1985)
  • Pedyr Prior (1985–1986)
  • Loveday Carlyon (1986–1989)
  • Loveday Jenkin (1991–1997)
  • Dick Cole (1997–nun)

Honoraj prezidantoj redakti

  • Robert Dunstone (1968–1973)
  • E. G. Retallack Hooper (1973–1998)
  • Richard Jenkin (1998–2002)
  • Ann Trevenen Jenkin (2011–)

Elektitaj reprezentantoj redakti

Konsilio de Kornvalo redakti

Konsilisto Distrikto Elektita dum
Dick Cole St Enoder Kornvala Konsilia Balotado, 2013
Matt Luke Penwithick and Boscoppa Kornvala Konsilia Balotado, 2013
Loveday Jenkin Wendron Kornvala Konsilia Balotado, 2013
Andrew Long Callington Kornvala Konsilia Balotado, 2013

Urbaj kaj municipaj konsilioj redakti

Ŝi aligis en 2010, elektita en 2013

Konsilisto Konsilio Unue elektita
Simon Caddick Breage
Maria Coakley Callington Ŝi membriĝis Mebyon Kernow en 2012
Dick Cole St Enoder 1999
Derek Collins St Austell Li membriĝis MK el la Liberalaj Demokratoj en 2011
Helen Cullimore Camborne 2002
Stuart Cullimore Camborne 2000
Charlotte Evans Constantine
Matt Facey Mevagissey 2013
John Gillingham Carn Brea 2012
Mike Hall Redruth
Brian Higman St Austell 2013
Roger Holmes Liskeard 1976
Conan Jenkin Truro 2007
Loveday Jenkin Crowan 2003
Chris Laŭrenco Carn Brea
Andrew Longe Callington 2005
Matt Luko Treverbyn 2003
Phil Rendle Penzance 2005
Stephen Richardson Illogan
John Rowe Carn Brea
Alan Sanders Camborne 1999
David Tellam Carn Brea
Chris Thomas Callington Li membriĝis MK el sendependuloj en 2008
Rod Toms St Newlyn East
Tamsin Williams Penzance Foririnta elde Liberalaj Demokratoj en 2012

Balotadaj rezultoj redakti

Urbaj kaj municipaj konsilioj redakti

Majon 2007, Mebyon Kernow atingis siajn plej bonajn balotadajn rezultojn iam en la distriktaj kaj urbaj kaj municipaj konsilioj en Kornvalo. Estis 225 distriktaj konsiliaj sidlokoj elekteblaj kaj MK partoprenis kun 24 kandidatoj. MK gajnis sep sidlokojn en distriktaj konsilioj, neta akiro de unu; dek sep urbodomajn sidlokojn kaj kvar municipajn konsiliajn sidlokojn, neta gajno de unu urba/municipa sidloko. MK estis prognozita akiri ĉirkaŭ 5 procento de la ĉiuj voĉdonoj en la distriktaj konsiliaj balotadoj. La gajnitaj sidlokoj inkluzivis ĝian unuan sidlokon sur Caradon Konsilio dum 24 jaroj; ĝi defendis sian sidlokon sur North Cornwall Distrikta Konsilio; ĝi havis tri sidlokojn en Kerrier Distrikta Konsilio, kie ĝi perdis unu sidlokon; kaj du en Restormel Kvartala Konsilio. La rezultoj metis Mebyon Kernow en la tria pozicio malantaŭ la Liberalaj Demokratoj kaj la Konservisma Partio kaj antaŭ Laboro en multaj sidlokoj inkluzive de Kerrier, Restormel, North Cornwall kaj Caradon. La totala nombro de voĉdonoj por MK en la lokaj balotadoj de Majo 2007 estis 10,000 voĉdonoj tra Kornvalo.[20] En Junio 2008 la reprezentado de Mebyon Kernow en Caradon pliis al 3 sekvante la transiro de Glenn Renshaw (Saltash Essa) el la Liberalaj Demokratoj kaj Chris Thomas (Callington) el la sendependa grupo, aliĝi la partion.

En la urbodomaj balotadoj MK konservis grupojn de kvin konsilistoj en ambaŭ Camborne urbodomo kaj Penzance urbodomo, kun tri novaj konsilantoj elektita al la urbodomo de Truro. Ĝi estas ankaŭ reprezentita en urbodomoj en Callington, Liskeard kaj Penryn.

En junio 2011 Mebyon Kernow perdis unu el sia Truro urbaj konsilistoj kaj la antaŭa kandidato por la ĝenerala voĉdonado, Loic Rich, kiu membriĝis la Konservisman grupon. S-ro Rich eksplikis sian kialon: "Mi pensis ke ĝi estis tre frustracia esti en partio ke, kune kun la kontraŭstaraj partioj, ŝajne estas en intenca neado de la ekonomiaj kaj sociaj bezonoj de Britio."[21] En novembro 2011 Liberala Demokrata konsilisto en St Austell urbodomo, Derek Collins, iris al MK, asertanta ke sia eksa partio estis "malsukcesinta Kornvalon".[22] Ankaŭ en novembro 2011 Eileen Carter eksiĝis kiel membro de municipa konsilio de Perranzabuloe, por Perranporth kvartaldistrikto.

Mebyon Kernow gajnis kvar sidlokojn en la 2013 konsilia voĉdonado. Antaŭe ĝi tenis ses sidlokojn, ĝi akiris du de membriĝoj elde aliaj partioj.

Konsilio de Kornvalo redakti

De 2004 ĝis 2009, kiam la distriktaj konsilioj estis aboliciitaj, estis kvar MK-aj konsilantoj sur Kerrier distrikta konsilio, kune kun unu en Restormel (tenita de la partia gvidanto Dick Cole) kaj, ĝis lia morto en 2005, John Bolitho en North Cornwall. Unu el la MK-aj konsilistoj en Kerrier, Loveday Jenkin, aliĝis la distriktan konsilian registaron en 2005 fariĝanta la unua MK-a konsilanto en tia pozicio.

2009-aj balotadoj por la Konsilio de Korvalo redakti

Aprilon 2009 partiĉefo Dick Cole anoncis sian eksiĝon de sia profesio kiel arkeologo samtempe kun la nova Konsilio de Kornvalo, fariĝi plentempa estro de Mebyon Kernow kaj partopreni al balotado al la Konsilio. Li antaŭe laboris por la Konsilio de  Cornwall County dum 14 jaroj, sed dungitoj de konsilioj ne rajtas stari por elektado al konsilioj por kiuj ili laboras.[23]

Dick Cole anoncis la 12-an de Majo 2009 ke tridek tri kandidatoj partoprenos la partio ĉe la voĉdonado por la Konsilio de Kornvalo la 4-an de Junio 2009.[24] Tio estis la plej granda nombro de kandidatoj ke la partio iam ajn enigis dum rondo de balotadoj al subnacia konsilio aŭ subnaciaj konsilioj (oni nomas ilin "principal councils" en Anglio). Laŭ la novaj regulo, 123 membroj devis esti elektitaj al la nova ununivela Konsilio de Kornvalo, anstataŭ la 82 konsilistoj sur la eksiĝonta Cornwall Country Council kaj 249 aliaj sur la ses distriktaj konsilioj en ĝia areo, ĉiuj aboliciis.[25]

Cornwall Konsilio provizas larĝan gamon de servoj al pli da ol duone milionaj loĝantoj, havas ĉiujaran buĝeton de pli ol £1 miliardo kaj estas la plej granda dunganto en Kornvalo.[26]

Konkurinte en tridek tri de la 123 sidlokoj de la konsilio, Mebyon Kernow gajnis tri aŭ 2,4 percento de la totalo.

Andrew Long estis elektata reprezenti Callington kun 54% de la voĉdonoj.[27] Stuart Cullimore estis elektata reprezenti Camborne South kun 28% de la voĉdonoj kaj Dick Cole estis elektata reprezenti St Enoder kun 78% el la voĉdonoj.[28][29]

2013-a konsilia balotado redakti

Antaŭ la balotado Mebyon Kernow tenis ses sidlokojn en la konsilio, ĝi estis akirinta du pro membriĝoj el aliaj partioj kaj gajninta unu dum kromvoĉdonado. Tri konsilantoj de Mebyon Kernow ne konkuris denove en 2013. Tenante la seĝon gajnitan en la krombalotado kaj akirante unu alilokan sidlokon, ĝi tiam havis kvar en totalo. Tial MK iĝis la sesa plej granda grupo en la konsilio, elde la pozicio de kvara plej granda antaŭ la voĉdonado, venkita de UKIP kaj la Laborista Partio.

Sumoj en konsiliaj voĉdonadoj redakti

9421 voĉdonoj: 2005 County Council voĉdonado.

8919 voĉdonoj: 2007 distriktaj konsiliaj voĉdonadoj.

7290 voĉdonoj: 2009 Unitary Council voĉdonado.

6824 voĉdonoj: 2013 Unitary Council voĉdonado.

Britiaj ĝeneralaj balotadoj redakti

Voĉdonado Voĉdonoj Procento de voĉdonoj Kandidatoj
1983 ĝenerala voĉdonado 1151 1,2 2
1997 ĝenerala voĉdonado 1906 0,8 4
2001 ĝenerala voĉdonado 3199 1,3 3
2005 ĝenerala voĉdonado 3552 1,7 4
2010 ĝenerala voĉdonado 5379 1,9 6
2015 ĝenerala voĉdonado 5675 1,9 6

2010-aj Britiaj balotadoj redakti

En la 2010-a ĝenerala voĉdonado, Mebyon Kernow enigis kandidatojn en ĉiuj de la ses distriktoj en Kornvalo. Ĝia plej bona rezulto estis en la St Austell kaj Newquay distrikto, kie ĝi estis la kvara, kun 4,2% de la voĉdonoj, havinte 4% dum la antaŭa balotado. Kiel multaj neĉefaj partioj MK ne kvalifikis por balotada televida elsendo, ĉar ĝi ne plenumis la kvalifikon (havonte kandidatojn en minimume 89 anglaj sidlokoj). La ĉefaj partioj elspezis plu sur iliaj balotadaj kampanjoj.[30] MK ankaŭ kulpigis taktikan voĉdonadan kampanjon, dum kiu balotantoj por la Laborista Partio en Korvaloj estis instigitaj elekti la Liberalajn Demokratojn por halti la Conservatives de gajno, por la malbonaj rezultoj.[31]

En la aliaj distriktoj ĝi atingis:

  • North Cornwall: 5-a loko (lasta) 1,1% de voĉdonoj, −2.1%;
  • South Cornwall: 6-a loko (lasta), 1,3% de voĉdonoj, −0.4%;
  • Truro and Falmouth: 5-a loko (el 6 kandidatoj), 2,1% de voĉdonoj, −0.4%;
  • Camborne and Redruth: 5-a loko (el 6 kandidatoj), 1,4% de voĉdonoj +1.4%;
  • St Ives: 7-a loko (lasta), 0,8% de voĉdonoj, +0.8%.

Entute ĝi akiris 1,9% da voĉdonoj. Ĉiuj kandidatoj por Mebyon Kernow perdis iliajn tavolojn.[32]

Iuj estinaj kornvalaj parlamentanoj ankaŭ estis eksa-membroj de Mebyon Kernow, inkluzive de Peter Bessell (Liberala Partio), John Pardoe (Liberala Partio), David Mudd (Konservisma Partio), David Penhaligon (Liberala Partio) kaj Andrew George (Liberalaj Demokratoj)[33]

2015-a ĝenerala balotado redakti

Mebyon Kernow havis kandidatojn en ĉiuj ses distriktoj por la 2015-a Britia ĝenerala balotado.

  • Loveday Jenkin (Camborne & Redruth), lasta loko, 897 voĉdonoj, 2,0%;
  • Andrew Long (Cornwall South East), 6-a de 7 kandidatoj, 1003 voĉdonoj, 2,0%;
  • Jerry Jeffries (Cornwall North), 6-a de 7 kandidatoj, 631 voĉdonoj, 1,3%;
  • Dick Cole (St Austell & Newquay), lasta loko, 2063 voĉdonoj, 4,1%;
  • Rob Simmons (St Ives), lasta loko, 518 voĉdonoj, 1,1%;
  • Stephen Richardson (Truro and Falmouth), 6-a de 8 kandidatoj, 563 voĉdonoj, 1,1%.

Komparo de voĉdonadaj rezultoj redakti

Jen la proporcioj de la voĉdonoj por ĉiu partio en Kornvalo en la 2005-a, 2010-a kaj 2015-a ĝeneralaj balotadoj:

  • 2015: Konservismuloj 43,1%; Liberalaj Demokratoj 22,4%; UKIP 13,8%; Laborista 12,3%; Verduloj 5,8%; MK 1,9%; aliaj 0,6%;
  • 2010: Liberalaj Demokratoj 41,8%; Konservismuloj 40,9%; Laborista 8,6%; UKIP 4,9%; MK 1,9%; Verduloj 1,3%; aliaj 0,6%;
  • 2005: Liberalaj Demokratoj 41,3%; Konservismuloj 36,9%; Laborista 14,7%; UKIP 4,6%; MK 1,3%; aliaj 1,5%.

Eŭropaj Parlamentaj voĉdonadoj redakti

En 1979, dum la unua elektado al la Eŭropa Parlamento, la kandidato de Mebyon Kernow, Richard Jenkin, sukcesis allogi preskaŭ dek procenton de la voĉdonoj en la kornvala distrikto. Mebyon Kernow nun kampanjas por Kornvalo en la South West England distrikto.

Jaro Procento de voĉdonoj Sidlokoj gajnitaj Distrikto
1979 5,9% (10,205) 0 Unu-sidloka Cornwall and West Plymouth
1989 1,9% (4,224) 0 Unu-sidloka Cornwall and West Plymouth
1994 1,5% (3,315) 0 Unu-sidloka Cornwall and West Plymouth
2009 1,0% (7% en Kornvalo) (14,922) 0 Ses-sidloka South West England (nur kampanjo en Kornvalo)

2009 Eŭropaj Parlamentaj balotadoj redakti

Mebyon Kernow anoncis en Aprilo 2009 ke ĝia listo de kandidatoj por la 'South West England' distrikto en la Eŭropa Parlamento konsistus de ĝiaj ses eventualaj parlamentaj kandidatoj por Westminster. La kandidatoj estis Dick Cole (St Austell and Newquay), Conan Jenkin (Truro and Falmouth), Loveday Jenkin (Camborne and Redruth), Simon Reed (St Ives), Glenn Renshaw (South East Cornwall), Joanie Willett (North Cornwall).[34] Mebyon Kernow ankaŭ devoligis sin al daŭrigi la batalon por "nur kornvala" Eŭropa distrikto, antaŭenigi Kornvalon en Eŭropo.[35]

Mebyon Kernow ricevis 14,922 voĉdonojn en la 2009-a eŭropa balotado (11,534 voĉdonoj en Kornvalo, neniom da sidlokoj, 7 procento de la voĉdonoj en Kornvalo) pli ol la Laborista Partio en Kornvalo (la Brita Laborista Partio estas tre malforte en Kornvalo).[36] En multaj lokoj en meza kaj okcidenta Kornvalo, MK ricevis pli ol 10%.

2014-aj Eŭropaj Parlamentaj voĉdonadoj redakti

Mebyon Kernow decidis ne enigi kandidatojn en la 2014-aj Eŭropaj voĉdonadoj, asertante ke la sistemo estas malavantaĝa kontraŭ ĝi.[37]

Junularo redakti

Kernow X estis establata en 2007 kaj aperis el MK Bagas Yowynk (MK – Junularo /MK – BY) – grupo starigita de Martin Sanders en 1999 kaj gvidita de Rhisiart Tal-e-bot.[38]

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Deacon, Bernard; Cole, Dick; Tregidga, Garry (2003). Mebyon Kernow and Cornish Nationalism: The Concise History. Welsh Academic Press. ISBN 978-1-86057-075-9.

Referencoj redakti

  1. mab | cornish dictionary / gerlyver kernewek. Arkivita el la originalo je 2017-09-11. Alirita 2015-11-08.
  2. New Officers for Mebyon Kernow | Latest News | Mebyon Kernow – The Party for Cornwall Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine.
  3. Spokespeople | Our Team | Mebyon Kernow – The Party for Cornwall Arkivigite je 2015-09-13 per la retarkivo Wayback Machine.
  4. BBC News 11 December 2001
  5. Mebyon Kernow opposes SWRA.
  6. Mebyon Kernow says Cornwall needs its own Development Agency.
  7. Cornish party Mebyon Kernow sees the future in black and white | UK news.
  8. "Member parties".
  9. Cornwall Council.
  10. Cllr Dick Cole: Cllr Neil Plummer joins MK Group.
  11. Cllr Dick Cole: Loveday Jenkin wins Wendron for Mebyon Kernow.
  12. An Estonian inspiration – http://www.thisiscornwall.co.uk/Estonian-inspiration/story-13731501-detail/story.html[rompita ligilo]
  13. ConservativeHome's Seats & Candidates blog: Equalisation of constituency sizes will create unnatural seats like "Devonwall", says report.
  14. Graham Smith's Blog: Devonwall Bill crunchtime on Monday night.
  15. The Party for Cornwall.
  16. Morris, Steven (6 October 2010).
  17. Morris, Steven (5 October 2010).
  18. "'Devonwall' plan set for go-ahead".
  19. Mebyon Kernow news Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine.
  20. "Vote 2007".
  21. Former MK councillor joins Tory group Arkivigite je 2012-04-05 per la retarkivo Wayback Machine.
  22. Councillor defects to MK, claiming Lib Dems have 'failed Cornwall'[rompita ligilo].
  23. Dick Cole to become full time leader of Mebyon Kernow.
  24. MK Cornwall Council candidates 2009.
  25. Cornwall Council June 2009 Electoral divisions.
  26. Cornwall Council 2009 elections Arkivigite je 2009-05-11 per la retarkivo Wayback Machine.
  27. Election results for Callington.
  28. Election results for Camborne South#
  29. Election results for St Enoder.
  30. Figures reveal spending by parties at UK general election.
  31. Brown: Vote Lib Dem where Labour can't win[rompita ligilo].
  32. "BBC NEWS – Election 2010 – South West".
  33. Mebyon Kernow history.
  34. Mebyon Kernow announce candidates for the ‘South West Region’ seat in the European Parliament.
  35. Cole, Dick. (18 March 2009) MK fight for Cornwall only Euro-constituency.
  36. European Election 2009: South West.
  37. [1].
  38. Mebyon Kernow news.
  39. "Join Mebyon Kernow" Arkivigite je 2015-09-15 per la retarkivo Wayback Machine.
  40. "Local journals and periodicals" Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine.