Fjodor Stepanoviĉ ROKOTOV (ruse Фёдор Степанович Рокотов; naskiĝis en 1735 (?) en vilaĝo Voroncovo (nun parto de Moskvo), mortis la 24-an de decembro 1808 en Moskvo. Li estis eminenta rusa pentristo de la 18-a jarcento.

Fjodor Rokotov
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1734 (1734-11-30)
en Vorontsovo estate
Morto 24-an de decembro 1808 (1808-12-24) (74-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Rusia Akademio de Belartoj
Okupo
Okupo pentristo • portretisto
vdr
imperiestrino Katerina la 2-a
loĝejo kaj studio de F.Rokotov en Moskvo
memorŝtono en Novo-Spasskij klostro

Fjodor Rokotov estis naskita en familio de servutulo aparteninta al princo Repnin. Komenco de lia biografio estas obskura. Iuj fontoj mencias, ke li estis bastardo de la princo. Ŝajne pro tio ĉi ekzistas neniu aŭtentika portreto de la pentristo mem.

En 1755 Moskvon vizitis grafo Ivan Ŝuvalov, kiu serĉis talentajn knabojn, por ke tiuj povu studi la pentrarton en Sankt Peterburga Akademio de Belartoj. Li rimarkis la perfektajn pentraĵojn de Rokotov kaj rekomendis la junulon kiel taŭga studento. Liaj unuaj instruistoj pri la pentrarto estis franco Jean-Louis Tocqué kaj italo Pietro Antonio Rotari. En 1762 li estis nomumita lektoro de la Akademio kaj ekde 1765 Rokotov iĝis ĝia membro.

Pozicio de la pentristo grave plialtiĝis post apero de lia portreto de Ekaterina imperiestrino de Rusio, kiun li faris por ŝia inaŭguro en 1763. Ĝi tre plaĉis al la carino, kiu ordonis multe beni la akademianon. Tuj poste la tuta peterburga mondumo ekdeziris mendi siajn portretojn ĉe la moda pentristo. Danke al liaj pentraĵoj oni povas vidi multajn rusajn famulojn de tiama epoko.

Profesora laboro forprenis multajn fortojn kaj tempon de la pentristo, tial li decidis plu militservi kaj forlasis la Akademion. En 1781 Rokotov meritis la rangon de rotestro, kio rajtigis al li nobelecon.

Lastajn jarojn de sia vivo Rokotov sole loĝis en Moskvo, kie li multe laboris en la propra studio konserviĝanta ĝis nun. Li ne havis familion kaj gefilojn.

Ekde duono de 1790 jaroj li preskaŭ blindiĝis kaj grave kadukiĝis. De tiam aperis neniuj liaj pentraĵoj. Tial lian morton okazintan antaŭ Kristnasko de 1808 rimarkis fakte neniu. Liaj nevoj enterigis lin en tombejo de moskva Novo-Spasskij klostro. Poste lia tombo malaperis, sed nun oni intencas establi la monumenton omaĝe al la granda rusa pentristo. En Moskvo ekzistas Rokotov strato.

Eksteraj ligiloj redakti