Ivan Ivanoviĉ ŜUVALOV (ruse Иван Иванович Шувалов) naskiĝis la 12-an de novembro n.s. 1727 en Moskvo, mortis la 25-an de novembro 1797 en Sankt Peterburgo. Li estis favorato de Elizabeto imperiestrino de Rusio kaj multe patronis disvastigon de la nacia, rusa kulturo. Danke al lia aktiva partopreno en Rusia Imperio aperis Moskva Universitato, Rusia Akademio de Belartoj en Sankt Peterburgo, la unua gimnazio en Kazano, la unua publika teatro ktp.

Ivan Ŝuvalov
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1727 (1727-11-01)
en Moskvo
Morto 15-an de novembro 1797 (1797-11-15) (70-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Annunciation Church of the Alexander Nevsky Lavra vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Familio
Dinastio Shuvalov family vd
Patro Ivan Shuvalov vd
Patrino Tatyana Ratislavskaya vd
Amkunulo Elizabeto de Rusio vd
Profesio
Okupo lingvistopolitikistooficiromecenatoŝtata funkciulo vd
Laborkampo Militservo • publika servo • mecenatismo vd
Aktiva en MoskvoMoskvoSankt-Peterburgo vd
Aktiva dum 1749–1777 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis sola filo de Ivan Menŝoi Ŝuvalov, armea kapitano mortinta kiam la knabo estis dekjara, kaj Tatiana Rodionovna. La patrino multe klopodis pri edukado de la talenta filo, kiu tre ŝatis studi diversajn sciencojn kaj jam infanaĝe flue regis kelkajn eŭropajn lingvojn.

Pozicio de la familio ŝanĝiĝis draste en 1741, kiam Elizaveta Petrovna filino de caro Petro la Granda supreniris la rusian tronon kun helpo de la potencaj kuzoj de Ivan - Petro Ŝuvalov kaj Aleksander Ŝuvalov. La sekvintan jaron ili apogis alvenon de dekkvarjara Ivan al la imperiestra kortego kiel paĝio de la imperiestrino.

Tiam komenciĝis lia longtempa feliĉa kariero, kiam li fruktodone servis al kelkaj rusaj gecaroj. Necesas indiki, ke Ivan Ŝuvalov estis milda kaj malavara al ĉio kaj havis neniujn malamikojn ene de la mondumo. Li multe korespondis kun la plej elstaraj francaj pensuloj - Helvétius, d'Alembert, Diderot kaj Voltaire. Li liveris al la lasta materialojn necesajn por lia Histoire de l'empire de Russie sous Pierre le Grand, korektis ĝin kaj poste subtenis ĝian publikigon en Rusio.

Al Ŝuvalov plaĉis iniciato de Miĥail Lomonosov, rusa akademiano, kiu proponis establi universitaton en Rusio. Li multe patronis ĝin. La 25-an de januaro 1755, la nomtagon de la patrino de Ŝuvalov Tatiana Rodionovna, la imperiestrino aprobis ties projekton pri Moskva Universitato. De tiam Tatiana Tago estas fame konata en Rusio kiel Studenta Tago. Ŝuvalov iĝis la unua universitata kuratoro kaj altiris la plej bonajn profesorojn por instrui tie. Li elpensis la ideon de establo de La Moskvaj-Novaĵoj (ruse Московские ведомости), gazeto publikigita fare de la universitata eldonejo fondita ankaŭ laŭ la instigo de Ŝuvalov.

En 1757 Ŝuvalov proponis al la Senato la projekton por establo de la Rusia Akademio de Belartoj en sia propra palaco en Sankt-Peterburgo, kiu estis akceptita la 6-an de novembro 1757. Tiu institucio estis dediĉita por eduko de la plej talentaj knaboj de ĉiuj tavoloj de socio. Komence neniu formala ekzameno estis postulata por membriĝi al la Akademio. Kelkaj infanoj de kamparanoj (ekz. Fjodor Rokotov kaj Fedot Ŝubin) estis konceditaj laŭ la persona rekomendo de Ŝuvalov. Li estis la unua prezidanto de la Akademio ĝis 1763. En 1758 li donacis al la Akademio sian propran kolekton de Okcidentaj desegnaĵoj kaj pentraĵoj, kiu formis la enorman nukleon de ĝia posedaĵo.

En lia palaco ankaŭ oni aranĝis spektaklojn de la unua teatra trupo de Rusio, kiun gvidis Fjodor Volkov.

Post surtroniĝo de Katerina la 2-a, Ŝuvalov forveturis en Eŭropon, ŝajne kun la celo de plibonigado de sia malfortika sano. Dum dek kvar jaroj li akiris belartaĵojn por la Akademio kaj la Ermitejo. Li ankaŭ komisiis fari kopiojn de la plej bonaj romiaj skulptaĵoj en Romo, Florenco kaj Napolo. Poste li prezentis tiujn en Rusio. Krome li tie plenumis kelkajn diplomatiajn taskojn.

En 1777 Ivan Ŝuvalov revenis al Rusio. La imperiestrino nomumis lin Ĉefĉambelano kaj ŝatis ofte konversacii kun li. La domegon de Ŝuvalov vizitis la nova generacio de rusaj intelektuloj: Jekaterina Daŝkova , Denis Fonvizin, Miĥail Ĥeraskov, Ivan Dmitriev, Aleksandr Ŝiŝkov, multaj el kiuj estis produktoj de la Universitato, kiun li establis. Li helpis al poeto Ermil Kostrov, kiu loĝis en lia palaco, produkti la unuan rusan tradukon de Iliado far Homero.

Ŝuvalov neniam geedziĝis kaj havis neniujn infanojn. Li mortis en sia palaco en Sankt Peterburgo la 14-an de novembro 1797. Lia tombo estas en Anunciacio preĝejo de Aleksander Nevskij Klostro.

En 2003 statuo de Ŝuvalov estis starigita enkorte de Akademio de Belartoj en St. Peterburgo. Skulptisto estas Zurab Cereteli, la nuna prezidanto de la Akademio, kiun Ŝuvalov fondis. Alia lia statuo staras apud la Moskva Universitata Biblioteko ekde 2004. En Moskvo ekzistas Ŝuvalov strato.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti