Flohwalzer
Flohwalzer ("pula valso" en la germana; IFA: ['floːvaltsər] aŭskulti) estas simpla muzikaĵo por piano, en kiu oni uzas preskaŭ nur nigrajn klavojn. En multaj landoj ĝi estas unu el la unuaj muzikaĵoj, ofte eĉ la ununura muzikaĵo, kiun oni lernas ludi per piano. La komponisto estas nekonata. Fojfoje oni ŝerce atribuas la muzikaĵon al la fikcia komponisto Ferdinand Loh (F. Loh = Floh, la germana vorto por pulo).
| |||||
Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon. |
En multaj lingvoj la titolo de Flohwalzer enhavas la vorton "valso" aŭ "marŝo", sed ritme ĝi fakte plej similas al polka muzikaĵo.
Tutmonde
redaktiFlohwalzer estas bone konata en multaj landoj en la mondo, kaj ĝi havas diversajn nomojn depende de la lingvo kaj regiono. Tiuj nomoj inkludas:
Lingvo | Nomo | Signifo |
---|---|---|
la angla (Britio) | Chopsticks | manĝbastonetoj |
la bulgara | Koteshki Marsh | kata marŝo |
la ĉeĥa | Prasečí valčík | porka valso |
la ĉina (Ĉinio) | 小偷进行曲 (Xiǎotōu jìnxíngqǔ)
跳蚤圆舞曲 (Tiàozǎo yuánwǔqǔ) |
ŝtelista marŝo
pula valso |
la ĉina (Tajvano) | 踩到貓兒 (Cǎi dào māo er) | tretis sur katon |
la dana | Prinsesse Toben | princino du-krura |
la finna | Kissanpolkka | kata polko |
la franca (Belgio) | Valse de Puce | valso de pulo |
la franca (Francio) | Côtelettes | kotletoj |
la germana (Germanio) | Flohwalzer | pula valso |
la germana (Svislando) | Kotelett-Walzer | kotleta valso |
la hispana (Ĉilio) | La polka de los perros | la polko de la hundoj |
la hispana (Hispanio) | La Chocolatera | la ĉololadofaristino |
la hispana (Kolombio) | La polka de los gatos | la polko de la katoj |
la hispana (Majorko) | Polka de los Tontos | polko de la frenezuloj |
la hispana (Meksiko) | Los Changuitos | la simietoj |
la hungara | Szamárinduló | azena marŝo |
la japana | 猫踏んじゃった (Neko funĝatta)
ねこふんじゃった (Neko funĝatta) |
Mi akcidente tretis sur katon |
la korea | 고양이 춤 (goyang-i chum) | kata danco |
la nederlanda | Vlooienmars | pula marŝo |
la norvega | Loppevals | pula valso |
la pola | Kotlety | kotleto |
la rusa | Собачий Вальс (Sobaĉij Vals) | hunda valso |
la slovaka | Somársky pochod | azena marŝo |
la sveda | Kalle Johannson | (nomo de fikcia viro) |
Adaptaĵoj
redaktiAngla pianisto Russ Conway eldonis komplikan variaĵon de Flohwalzer nomata "Lesson One" (unua leciono) en 1962.[1] Ĝi atingis la 21-an lokon en la muzikaĵrangolistoj de Britio.
Dana pianisto Bent Fabric eldonis ĵazversion nomata "Chicken Feed" (nutraĵo por kokoj) en 1963.[2]
Flohwalzer estis la bazo de la sveda kanto Kalle Johansson, eldonita en 1962 de sveda kantoverkisto Thore Skogman. Pro tiu kanto, nuntempe ankaŭ la originala piana muzikaĵo estas nomata Kalle Johansson en Svedio. La kantoteksto temas pri adolta amrakonto pri viro nomata Kalle Johansson, lia fratino, kaj iliaj du najbaroj.
En 1966 japana televidprogramo nomata みんなのうた Minna no uta (Kantoj de ĉiuj) de la Japana Dissenda Korporacio (NHK) elsendis kantan version de Flohwalzer (japane: ねこふんじゃった) kun kantoteksto kaj animaciaĵo. Ĝi reelsendiĝis plurfoje en la 2000-aj jaroj.
Referencoj
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj Flohwalzer en angla Vikipedio, Vlooienmars en nederlanda Vikipedio, Flohwalzer en germana Vikipedio kaj 猫踏んじゃった en japana Vikipedio.